Elżbieta Dzikowska: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
laŭ pollingva vikipedio
 
kompletigo laŭ pola vikipedio
Linio 2:
 
Kune kun la edzo [[Tony Halik]], realigis ĉ. 300 dokumentajn filmojn de ĉiuj [[kontinentoj]] por [[Telewizja Polska]] kaj gvidis popularan vojaĝ-programon ''[[Pipro]] kaj [[vanilo]]''.
 
==Infaneco kaj juneco==
Ŝi naskiĝis kiel Józefa Elżbieta Górska. La antaŭnomoj estis elektitaj post la avo Józef (sed ankaŭ post [[Józef Piłsudski]]) kaj post la praavino. Pri [[edukado]] de Elżbieta kaj ŝia pli juna frato okupiĝis ĉefe avino, ĉar la patrino estis okupita per gvidado de [[teo|teejo]] por certigi enspezon al la familio.
 
La patro de Elżbieta estis kuriero de [[Pola Enlanda Armeo]]. Li estis arestita de germanoj kaj enkarcerigita en la [[Kastelo de Lublin]], kie oni kondamnis lin je [[mortpuno]] kaj mortigis en 1944. En la aĝo de 15 jaroj ŝi ankaŭ pasigis duonjaron en la ĉelo de la sama loko pro aparteno al sekreta kontraŭ[[komunismo|komunisma]] organizaĵo ZEW (Asocio de Evoluigistoj de Libereco).
 
==Kunlaboro kun Tony Halik==
En 1976 kune kun Tony Halik estis la unuaj [[poloj]], kiuj atingis postrestaĵojn de la forgesita urbo [[Vilcabamba]], la lasta ĉefurbo de [[Inkaoj]]. Ili kune vojaĝis al preskaŭ ĉiuj landoj de [[Latin-Ameriko]], [[Eŭropo]], 27 [[subŝtato]]j de [[Usono]], kiel ankaŭ al: [[Ĉinio]], [[Aŭstralio]], [[Nov-Zelando]], [[Tajlando]], [[Sri-Lanko]], [[Rusio]], [[Tahitio]], [[Havajo]], [[Galapagoj]], [[Paska Insulo]], [[Kenjo]] kaj [[Tanzanio]], [[Maroko]], [[Libio]], [[Egiptio]].
 
==Ordenoj kaj distingoj==
'''Ŝtataj'''
 
* Kavalira Kruco de la Ordeno de Renaskiĝinta Pollando (1998)
* Ora Merit-Kruco
* Ordeno de la Aglo de [[Aztekoj]] ([[Meksiko]])
* Ordeno pro Eminentaj Meritoj – dufoje ([[Peruo]])
* Ora Medalo "Meritita por la Kulturo Gloria Artis" (2010)
 
[[en:Elżbieta Dzikowska]]