Reĝlando Francio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 125:
*La papo [[Paŭlo la 1-a (papo)|Paŭlo la 1-a]] menciis en letero al la laikaj kaj klerikaj estroj de la reĝlando de la frankoj, la prologon de la salfranka leĝo, skribitan inter 757 kaj 766, kiu longe laŭdegas<ref>Hervé Pinoteau, {{fr}} ''La symbolique royale française, V-e - XVIII-e siècle'', P.S.R. éditions, 2004, p. 83.</ref> "la famkonatan nacion de la frankoj, kiu havas Dion kiel fondinton".
*La papoj kvalifikis Charles Martel per la esprimo "tre kristana" , kaj poste regule ĉiujn liajn posteulojn reĝojn de la karolaj frankoj kaj poste kapetaj<ref>[[Hervé Pinoteau]], ''La symbolique royale française, V-e - XVIII-e siècle'', P.S.R. éditions, 2004, p. 125.</ref>, ĝis kiam tiu titolo kvalifikis ekde Karolo la Kvina nur la reĝon de Francio.
*La prestiĝo de la reĝlando de la frankoj, poste de la reĝlando de Francio venis de la fakto ke ties reĝoj estis la rektaj reĝoj post [[Klodvigo]], unua barbara reĝo baptita katolika, kaj ili estis agnoskitaj de la papoj<ref name="Pinoteau-85,127" /><ref>Joseph Leclerc, {{fr}} ''Le roi de France, "fils aîné de l'Eglise". Essai historique'', in : ''Etudes'', Paris, 1933, t. 214, p. 21-36.</ref><ref>Cardinal [[Paul Poupard]], {{fr}} ''La France fille aînée de l'Eglise'', in : ''Revue des deŭdeux mondes'', Paris, juillet 1986, p. 37-45 et août 1986, p. 273-280.</ref> ''Superaj filoj de la Eklezio''.
*La Papo [[Gregorio la 9-a|Gregorio la 9-a]] skribis al [[Ludoviko la 9-a (Francio)|sankta Ludoviko]] en la buleo ''Dei Filius Cujus'' : "La filo de Dio, al kies ordoj la tuta universo obeas, al kies volo servas la vicoj de la ĉiela armeo, konsistigis signe de dia potenco, la diversajn Ŝtatojn laŭ lingvaj kaj rasaj distingoj, ordigis la diversajn reĝimojn de la popoloj je la servo de la ĉielaj ordonoj ; inter tiuj ĉi, same kiel la tribo de Jehudo estis levita inter la filoj de la patriarko [[Jakobo]] al donaco de speciala beno, same la reĝlando de Francio estis distingita de la Sinjoro antaŭ ĉiu alia popolo sur la Tero per honora kaj graca prerogativo."