Radom: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 40:
 
=== Prahistorio ===
La elfosaĵoj montras, ke en Radom kaj la ĉirkaŭaĵo estis la setlejoj jam de fino de [[paleolitiko]] tio estas [[praŝtonepoko]] (12.000-8.000 j. a.K.) ĝis la periodo de fruaj [[piastoj]] (10a-12a jc p.K.). Oni trovas la antikvaĵojn de la [[Kulturo de Ŝnura]] [[Ceramiko]] kaj de la [[Funelpokalkulturo]] (vidu la suban mapon). En la menciita tereno dum la [[bronzepoko]] (1700-700 j. a.K.) kaj en la [[ferepoko]] (700 j. a.K. - 500 j. p.K.) estis tie setlejoj antaŭ-[[slavaj]] kun la influo de [[Luzacia Kulturo]] (1200 j. a.K. - 400 j. p.K.) kaj la [[Przeworsk-kulturo]]. Ĉe la fino de la influoj de [[Romia Imperio]] kaj la periodo de la migroj de popoloj okazis la kultura hiato (tavolmanko) ĝis la apero de la [[slavoj]] komence de la 6a jc. La procedo de la setlado de [[slavoj]] daŭris ghis la apero de la konstantaj [[slavaj]] setlejoj en la frua [[Mezepoko]] (600-1200 j. p.K.). La kastelego "Piotrówka" en Radom fariĝis tre grava administra kaj komerca centro ĉe la limo inter [[Malgrandpolio]] kaj [[Mazovio]] kun la terenoj apud la riveroj [[Radomka]] kaj [[Iłżanka]].
 
[[Dosiero:Old Europe.png|250px|thumb|La area de la [[funelpokalkulturo]] (TRB) en Eŭropo]]