Walt Disney: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 122:
 
Kutime, oni diras ke Disney estis inspirita de la parkoj ''[[Children Fairyland]]'' en [[Oakland]] kaj la dana ''[[Tivoli (dana amuzparko)|Tivoli]]'' en [[Kopenhago]]. Ankaŭ oni diras ke eble li inspiriĝis de la argentina parko ''[[República de los niños]]'' en [[Manuel B. Gonnet]], [[La Plata]], tamen oni ne certas pri tio. Li vizitis multajn parkojn por preni ideojn. La plej multo el ili ŝajnis al li malpuraj kaj malbone administritaj.
 
Unue, li planis konstrui la parkon sur tereno, kiu estis proksima al la filmstudioj; sed urbo Burbank malakceptis lian konstruan permespeton, kaj aldone la tereno, fine estis tro malgranda. Tial oni aĉetis terenon kun surfaco de 700 km<sup>2</sup>, kiu estis plantejo por oranĝujoj kaj juglandujoj, en [[Anaheim|Anahejmo]] (kantono ''Orange'', Kalifornio).
 
En 1952, Disney kreis filion de sia entrepreno, kies nomo estis ''[[WED Enterprises]]'' (nomita laŭ unuaj literoj de: Walter Elias Disney), por plani kaj konstrui la parkon. Kelkaj membroj de la studioj partoprenis en la konstruo kiel inĝenieroj kaj dizajnistoj.
 
La konstruado de Diznejlando komencis je la [[21-a de julio]] de 1954. Peskaŭ unu jaro poste, je la [[18-a de julio]] de [[1955]], la parko malfermiĝis.
 
[[Dosiero:Disney1968.jpg|left|100px]]