Bredansero: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Bredansero''' aŭ '''Hejma ansero''' (''Anser anser domesticus'' aŭ ''Anser cygnoides'') estas hejmigita ansero (ĉu Griza anseroCigna ansero) tenita kiel [[kort...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 23:43, 22 mar. 2012

BredanseroHejma ansero (Anser anser domesticusAnser cygnoides) estas hejmigita ansero (ĉu Griza anseroCigna ansero) tenita kiel kortobirdo por ties viando, ovoj aŭ lanugo ekde antikaj epokoj.

Originoj kaj karakteroj

 
Bredansero:
rekta sinteno
kaj grasa postaĵo
 
Natura ansero (Cignansero):
horizontala sinteno
kaj svelta postaĵo

En Eŭropo, plej norda Afriko, kaj okcidenta Azio, la origine malsovaĝigitaj anseroj estas devenaj de la Griza ansero, Anser anser. En orienta Azio, origine malsovaĝigitaj anseroj estas devenaj de la Cigna ansero, Anser cygnoides; tiuj nun estas konataj kiel ĉinaj anseroj. Ambaŭ estis vaste enmetitaj en ĵusaj tempoj, kaj modernaj grupoj en ambaŭ areoj (kaj aliloke, kiel ekzemple Aŭstralio kaj Nordameriko) povas konsisti el amabŭ specioj, kaj/aŭ el hibridoj inter ili. Ĉinaj anseroj povas esti facile distingitaj de eŭropaj anseroj per la granda karunklo en la bazo de la beko, kvankam hibridoj povas montri diversajn gradon da vario inter ili. [1]

La malsovaĝigo, kiel Charles Darwin notis (La variado de bestoj kaj plantoj aldomigataj, I. 287), estas de tre maljunega dato, kun arkeologia montro de hejmigitaj anseroj en Egiptujo antaŭ pli ol 4 000 jaroj.[2] Ili estas multe pli grandaj, kaj ili estis selektitaj pro tiu pli granda grandeco, kun hejmaj rasoj pezantaj ĝis 10 kg,[2] kompare kun la maksimumo de 3.5 kg por nunaj natura Cigna ansero kaj 4.1 kg por natura Griza ansero.[3] Tio tuŝas ilian korpostrukturon; dum naturaj anseroj havas horizontalan pozon kaj sveltan malantaŭon, mastrumeman anserojn tenas malsupre grandajn grasdeponaĵojn al la postaĵo, havigante grasan malantaŭon kaj devigante la birdon sinteni laŭ pli vertikala pozo. Tio ankaŭ tute malhelpas flugon, kvankam anseroj kuras kaj batas per iliaj flugiloj kvazaŭ ekflugante, kaj povas levi piedon en la aero momente.

Ili ankaŭ estis forte selektitaj pro fekundeco, ĉar inoj demetas ĝis 50 ovojn jare, kompare al la 5-12 ovoj de natura ansero. [2][3]

Ŝanĝoj en la plumaro estas variaj; multaj estis selektitaj por perdi malhelbrunajn nuancojn de la natura birdo. La rezulto estas besto markita, aŭ tute kovrita per blankaj plumoj. Aliaj retenas plumaron proksime al la naturulo; kelkaj, kiel ekzemple la moderna Tuluza ansero havas aspekton preskaŭ identan al tiu de la Griza ansero en plumaro, malsamante nur laŭ strukturo. Blankaj anseroj ofte estas preferitaj kiam ili aspektas pli bone elplukitaj kaj ornamitaj, kun ĉiuj malgrandaj lanugoj restante malpli evidentaj. De la tempo de la romianoj, blankaj anseroj estis tenitaj en granda altestimo.

Anseroj produktas grandajn manĝeblajn ovojn, pezante 120-170 g.[2] Ili povas esti uzataj en kuirado ĵus kiel la ovoj de kokino, kvankam ili havas proporcie multe pli da ovoflavo, kaj tio kuiratas al iomete pli densa konsistenco. La gusto estas multe la sama kiel tiu de kokino, sed iom pli ĉasbirda.

Anseroj en fikcio kaj mito

Notoj

  1. Buckland, R., & Guy, G. (2002). Goose Production. Chapter 1: Origins and Breeds of Domestic Geese. FAO Agriculture Department.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Hugo, S. (sendata). Geese: the underestimated species. FAO Agriculture Department.
  3. 3,0 3,1 del Hoyo, J., Elliott, A., & Sargatal, J., eds. Handbook of Birds of the World Vol. 1: 581. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-10-5