Salvinia: Malsamoj inter versioj

559 bitokojn aldonis ,  antaŭ 9 jaroj
sen resumo de redaktoj
e (|eta|''Salvinia minima'')
[[File:Salvinia minima 1.jpg|eta|''Salvinia minima'']]
'''''Salvinia''''' (ŝveb-filikoj) estas la sola genro en familio ''[[Salviniaceae]]'' (sed laŭ kelkaj esploroj, la genro [[Azolla]] same apartenas al tiu), en ordo ''[[Salviniales]]'', klaso [[veraj filikoj]] (''[[Pteridopsida]]''). La specioj de la genro estas en la akvo ŝvebantaj plantroj, kiujn karakterizas, ke la supra foliflanko morfologie estas la suba flanko de la folio.
 
La genro ''Salvinia'' estis nomumita fare de itala [[botanikisto]] [[Pier Antonio Micheli]] en 1729 pro estimo al [[Antonio Maria Salvini]].
 
La ŝvebfilikoj grandas 2 ĝis 20 cm, ŝvebas sur la akvosurfaco, disvastiĝas sekse per sporoj kaj nesekske per stolonoj.
 
Ĉiu unuopa planto konsistas el horizontale kreskanta akso kun zonaj (ĉirkaŭaksaj) trinombraj folioj. El tiuj du estas rondaj aŭ ovalaj ŝveb-folioj; la tria estas fajne disigita, longanta kelkajn centimetrojn suben kaj transprenas la rolon de radiko. Ĝi ne ankriĝas en la akvogrundo.
 
== Klasifiko ==