Accademia della Crusca: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Accademia della Crusca''' estis fondita en 1583 en Florenco (Italio). Ĝi estas taksata la plej malnova lingva asocio (instituto). Tasko de la asocio estas ĝis hodiaŭ...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 14:07, 23 mar. 2012

Accademia della Crusca estis fondita en 1583 en Florenco (Italio). Ĝi estas taksata la plej malnova lingva asocio (instituto). Tasko de la asocio estas ĝis hodiaŭ la "Studado kaj rezervado de la itala lingvo". En 1612, la asocio eldonis Vocabulario degli Accademici della Crusca, la unuan vortaron de la itala lingvo.

KOmence, la asocio konsistis nur el grupo de intelektuloj, kiuj nomis sin ŝerce crusconi (branoflokoj). Ili celo estis laŭ moto "dividi la grenventumaĵon disde la greno" (Evangelio de Matiaso 3,12 kaj Evangelio de Lukaso 3,17), protekti kaj apogi la italan lingvon.

Oni elektis al simbolo de la asocio farunmuelilon, kie la pureco de la faruno estis metaforo por la pureco de la lingvo. Ĉiu membro de la asocio havis aldonan nomon kaj moton, kio rilatis iel al brano (itale: crusca) kaj devis donaci al la Accademia ties blazonon en formo de buŝelo. La unua germana membro estis la italoamika princo Ludvigo la 1-a (Anhalt-Köthen), kiu transprenis en 1617 ĉe fondo de fruktodona asocio multajn kutimojn de Crusca.

Weblinks