La Jara: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 60:
| [[Villarejo de Montalbán]] || 76 || 65,37 ||1,16
|}
 
== Flaŭro kaj faŭno ==
La flaŭro estas stepeca kaj en ĝi hegemonias la [[olivarbo]], la [[korkokverko]], la sabino kaj la pinaroj. Ankaŭ makiso kaj la cistejoj kiuj nomigas la komarkon. En la valoj de la plej altaj areoj estas arbaroj de montokverkoj, pinoj kaj kaŝtanarboj. Estas unu de la zonoj plej riĉaj de [[Hispanio]] laŭ [[ĉasado]], kaj ekzistas grandaj ĉasrezervejoj por [[ĉasado]] kaj de malgrandaj [[ĉasbesto]]j (kuniklo, leporo, perdriko) kaj de grandaj (apro, cervo). Sude estas la enirejo al la [[Nacia Parko Cabañeros]].
 
== Historio ==
Historie ĝi estis ligata al la urbo de [[Talavera de la Reina]], kiu servas kiel ĉefurbo. El tie post la [[reconquista]] la reĝo [[Alfonso la 6-a]] ordonis la reloĝigon de tiuj ruinigitaj zonoj per [[mozaraboj]]. Etimologie la nombre de La Jara, krom korespondo kun tiu de unu el la specioj vegetalaj plej abundaj tie, ŝajne estas rilata ankaŭ kun la termino [[araba]] Cha'ara, "(zono) senhoma"; ĉar tia estis la komarko dum multaj jaroj.
 
Plej lokoj de tiu tero apartenis al la senjorlando de la arkiepiskopoj de Toledo sub la administrado de la klerikularo de Talavera de la Reina. En 1833 malaperis la Senjorlando de Talavera kaj ekapartenis al la [[provinco de Toledo]].
 
== Ekonomio ==
Ekonomie la ĉefa riĉeco estas la agrikulturo kaj la brutobredado, ĉefe ŝafoj kaj porkoj. Gravas ankaŭ la produktado de olivoleo, de granda kvalito. Turisme temas pri tereno aprezata de ĉasistoj kaj naturaj piedirantoj. Tio, kaj proksimeco al la [[Nacia Parko Cabañeros]], estis origino de nombraj ĵusaj gastejoj de rura turismo. Tion favoras la aranĝon de la ''verda vojo de la Jara'' ĉ. 52 km de la iama projektita fervojo kiu devis ligi Talavera de la Reina kun [[Villanueva de la Serena]] ([[provinco de Badajoz]]). Aktuale ekzistas la intenco ligi tiun verdan vojon al la simila vojero de Ekstremaduro.
 
== Demografio ==
La zono suferis fortan senloĝigon laŭlonge de la dua duono de la [[20a jarcento]], pro rural senloĝigo. La populacio, kondiĉita de la montara etoso, estis ĉiam maldensa kaj ege disa; ekzistas ofte multaj [[submunicipo]]j ene de ununura municipo.
 
Plej parto de la populacio estas en malaltaj areoj, en lokoj kiaj [[Belvís de la Jara]], [[Los Navalmorales]] aŭ [[Los Navalucillos]], kaj minimume en la parto plej alta, en domaroj kiaj Los Alares, Buenasbodas aŭ la submunicipoj de Robledo del Mazo: Las Hunfrías, Robledillo, Navaltoril, ktp.
 
=== Setlejoj ===
La [http://www.diputoledo.es/global/categoria.php?id_area=11&id_cat=196&f=196 Diputación Provincial de Toledo] (provinca municipara instanco) agnoskas la jenajn setlejojn ene de la komarko de La Jara, el kiuj ĉirkaŭ duono estas submunicipoj dependaj de diversaj municipoj.
 
* [[Los Alares]]
* [[Alcaudete de la Jara]]
* [[Aldeanueva de Barbarroya]]
* [[Aldeanueva de San Bartolomé]]
* [[Belvís de la Jara]]
* [[Buenasbodas]]
* [[El Campillo de la Jara]]
* [[Espinoso del Rey]]
* [[La Estrella (Toledo)|La Estrella]]
* [[La Fresneda de la Jara]]
* Fuentes
* Gargantilla de la Jara
* [[Las Herencias]]
* [[Las Hunfrías]]
* El Membrillo
* [[Minas de Santa Quiteria]]
* [[Mohedas de la Jara]]
* [[La Nava de Ricomalillo]]
* [[Los Navalmorales]]
* [[Navaltoril]]
* '''[[Los Navalucillos]]'''
* [[Piedraescrita]]
* [[La Pueblanueva]]
* [[Puerto de San Vicente]]
* [[Puerto Rey]]
* [[Retamoso de la Jara]]
* [[Robledillo (Toledo)|Robledillo]]
* [[Robledo del Buey]]
* [[Robledo del Mazo]]
* [[San Bartolomé de las Abiertas]]
* [[San Martín de Pusa]]
* [[Santa Ana de Pusa]]
* [[Sevilleja de la Jara]]
* [[Torrecilla de la Jara]]
* [[Valdeazores]]
* [[Villarejo de Montalbán]]
 
La enklavo de [[Anchuras]], municipo apartenanta al la [[provinco de Ciudad Real]], estas konsiderata geografie parto de La Jara, kaj estus aldonenda al la listo:
 
* [[Anchuras]]
* Encinacaída
* Enjambre
* Las Huertas
* [[Gamonoso]].
 
 
 
[[Kategorio:Geografio de Kastilio-Manĉo]]