Laoso: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota aldono de: pa:ਲਾਓਸ
Neniu resumo de redakto
Linio 38:
La historio de Laoso komenciĝas de la Reĝlando kiu ekzistis ekde la 14-a ĝis la [[18-a jarcento]] kiam ĝi dividiĝis en tri apartaj reĝlandoj. En [[1893]], la tri reĝlandoj iĝis [[Franca kolonia imperio|franca protektorato]], ili estis [[Reĝlando Luangprabango]], [[Reĝlando Vjentiano]] kaj [[Reĝlando Ĉampasako]], sub la formo nun konata kiel Laoso. Ĝi atingis mallongdaŭran sendependecon en la jaro [[1945]] post la japana okupado, sed revenis al franca regado ĝis atingi aŭtonomion en [[1949]]. Laoso sendependiĝis en [[1954]], kiel parlamenta monarkio sub [[Sisavang Vong]]. Baldaŭ post la sendependiĝo, komenciĝis longa [[Laosa Enlanda Milito|enlanda milito]], kiu metis finon al la monarkio, kiam la komunisma movado [[Pathet Lao]] prenis la potencon en [[1975]].
 
Laoso estas [[unupartiismo|unupartia]] [[socialisma ŝtato|socialisma respubliko]]. La ĉefurbo estas [[Vjentiano]]. Aliaj grandaj urboj estas [[Luangprabango]], [[Savannaĥet]] kaj [[Pakse]]. La oficiala lingvo estas la [[laosa lingvo|laosa]]. La plejparto de la loĝantaro estas [[laosa popolo|laosanoj]], praktikantoj de indiĝenaj religioj aŭ [[budhismo]]. Ĝi estas kreskanta potenco je elektra energio eksportata al najbaraj landoj kiel Tajlando, Ĉinio kaj Vjetnamio kaj la ekonomio rapide akceliĝas per la vendado de metaloj.<ref name="autogenerated2">{{cite web|url=http://www.ft.com/cms/s/0/2d309312-1cb3-11e0-a106-00144feab49a.html#axzz1BP9Somjj |title=Laos Securities Exchange to start trading |publisher=Ft.com |date=2011-01-10 |accessdate=2011-01-23}}</ref><ref name="autogenerated2"/> Ĝi estas membro de la Komerca Interkonsento Pacifiko-Ocanio, de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj ([[ASEAN]]), [[Orient-Azia Pintkunveno]] kaj [[Franclingvio]]. Laoso formale petis aliĝon al la [[Monda Organizaĵo pri Komerco]] en [[1997]].
 
==Etimologio==
Linio 47:
[[File:Pha That Luang, Vientiane, Laos.jpg|thumb|left|[[Pha That Luang]] en [[Vjentiano]], la laosa nacia simbolo|200px]]
 
Laoso havas siajn radikojn en la reĝlando Lan Xang (Miliono da Elefantoj), fondita en la [[14-a jarcento]], de militisto, Fa Ngum, kiu prenis la urbon [[Vjentiano]] kun trupo el 10 000 [[kmeroj]]. Ngum devenis de longa linio de laosaj reĝoj. Li ŝtatigis la [[teravado|Teravadan Budhismon]] kaj sub lia regado Lan-Xang prosperis. Post la 20 jaroj de ĝia formado, la reĝlando etendiĝis oriente de Ĉampao kaj laŭlonge de la montaro Annamite en Vjetnamo. Liaj ministroj, nekapablaj toleri la kruelecon de la reĝo, devigis lin ekziliĝi al la nuna taja provinco Nan en [[1373]],<ref>{{cite web|url=http://www.history.com/topics/fa-ngum |title=Fa Ngum|publisher=History.com |date= |accessdate=2011-01-23}}</ref> kie li poste mortis. La plej aĝa filo de Fa Ngum, Oun Heuan, (kiu prenis por si la titolon [[Samsenthai]]) surtroniĝis kaj regis dum 43 jaroj. Dum lia regado, Lan Xang iĝis grava komerca centro. Post lia morto en [[1421]], Lan Xang kolapsis en pluraj frakcioj batalantaj unuj kontraŭ aliaj por la venontaj cent jaroj.
 
En [[1520]], [[Photisarath]] atingis la tronon kaj translokigis la ĉefurbon de Luangprabango al Vjentiano por eviti la invadon de la birmanoj. [[Setthathirat]] estis reĝo en [[1548]], post kiam lia patro estis murdita, kaj ordonis la konstruadon de tio kio poste iĝis simbolo de Laoso, [[Pha That Luang]]. Setthathirat malaperis en la montaro dum la reveno el militista ekspedicio en [[Kamboĝo]] kaj Lan Xang rapide malfortiĝis. Tio daŭris ĝis la jaro [[1637]], kiam [[Sulinjavongso]] atingis la tronon de Lan Xang kaj denove etendigis la landlimojn. Sub lia regado, Laoso atingis sian orepokon. Kiam li mortis, Lan Xang okazis esti sen heredanto kaj la reĝlando dividiĝis en tri princlandojn. Inter [[1763]] kaj [[1769]], birmaj armenoj invadis la nordon de nuna Laoso kaj aneksis [[Luangprabango]], kiam [[reĝlando Ĉampasako|Ĉampasako]] estis sub [[Tajlando|siama]] suvereneco.
 
[[Anouvong|Chao Anouvong]] estis instalita kiel vasala reĝo de Vjentiano fare de la [[Siamo]]. Li kuraĝigis kaj subtenis la kreadon de laosa beletro kaj pentrarto. Li ankaŭ establis rilatojn kun Luangprabango. Malgraŭ tio ke li estis devigita pagi tributon al la vjetnamanoj, li ribelis kontraŭ la siamanoj. La rezulto estis malvenko kaj Vjentiano estis disrabita,<ref>{{cite web|url=http://www.asianewsnet.net/home/news.php?sec=3&id=15718 |title=Let's hope Laos hangs on to its identity |publisher=Asianewsnet.net |date= |accessdate=2011-01-23}}</ref> Anouvong estis portita kiel malliberigito al [[Bangkoko]] kaj tie poste mortis.
 
=== Franca regado en Laoso (1893–1954) ===
[[Dosiero:Flag of Colonial Vietnam.svg|thumb|Flago de Franca Hindoĉinio]]
En la [[19-a jarcento]], Luangprabango estis disrabita de la [[Ĉina Nigroflaga Armeo|Ĉina Nigra Flaga Armeo]]<ref>{{cite web|author=Librios Semantic Environment |url=http://www.culturalprofiles.net/Laos/Directories/Laos_Cultural_Profile/-1064.html |title=Laos: Laos under the French |publisher=Culturalprofiles.net |date=2006-08-11 |accessdate=2011-01-23}}</ref> kaj la francoj sukcesis savi la reĝon [[Oun Ĥam]]. En tiu momento pro bezonata urĝa protekto, Luangprabango estis aneksita al la 'Protektorato' de la [[Franca Hindoĉinio]]. Iom poste, la [[reĝlando Ĉampasako]] kaj la teritorio de [[Vjentiano]] estis ankaŭ aldonitaj al la protektoraro. Sub la francoj, la reĝo [[Sisavang Vong]] de Luangprabango, iĝis reĝo de unuiĝinta Laoso kaj Vjentiano denove estis la ĉefurbo. Laoso neniam estis grava por Francio,<ref>{{cite book|url=http://books.google.com/?id=A61wRiwTbPgC&pg=PA23&lpg=PA23&dq=Laos+never+important+to+france#v=onepage&q=Laos%20never%20important%20to%20france&f=false |title=Laos – Google Books |publisher=Books.google.com.au |date= 2005-01-15|accessdate=2011-01-23|isbn=9781741040869}}</ref> escepte kiel bufroŝtato inter Tajlando influita de Britio kaj ekonomia pli grava ol [[Annam|Anamo]] kaj [[Tonkino]].
Dum ilia regado, la francoj enkondukis la [[korveo]], sistemo per kiu ĉiu laosa malino estis perforte devigita kontribui 10 tagojnda manlaborado jare por la kolonia registaro. Malgraŭ la produktado de stano, kaŭĉuko kaj kafo, ĝi neniam konsistis el pli ol 1% el la eksportado de Franca Hindoĉinio. En [[1940]], nur 600 francoj loĝis en Laoso.<ref>{{cite web|url=http://www.lonelyplanet.com/laos/history |title=History of Laos|publisher=Lonelyplanet.com |date=1960-08-09 |accessdate=2011-01-23}}</ref>
 
Post mallonga okupado de la japanoj dum la [[Dua Mondmilito]], la lando deklaris la sendependeco en 1945, sed la francoj sub [[Charles de Gaulle]] refirmigis la regadon kaj nur en 1950 Laoso ricevis duon-aŭtonomion kiel "aliĝinta ŝtato" ene de [[Franca Unio]]. Aliflanke, la francoj regis [[de facto]] ĝis 1954, kiam Laoso oficiale estis sendependa kiel [[konstitucia monarkio]].
Linio 93:
Laoso dividiĝas en 16 provincoj (''kang'') kaj unu prefektejo (''Nakhonluang ViengChan'') kie troviĝas la nacia ĉefurbo Vjentiano (''Na Kone Luang Vientiane'').
La provincoj dividiĝas en distriktoj (''muang'') kaj dek urboj (''baan'').
<ref>{{cite web|url=http://www.nsc.gov.la/Products/Populationcensus2005/PopulationCensus2005_chapter2.htm |title=National Statistics Centre |publisher=Nsc.gov.la |date= |accessdate=2011-01-23}}</ref>
 
[[File:Laos provinces.svg|left|thumb|Provincoj de Laoso numerigitaj|300px]]
Linio 142:
Laoso estas komunisma [[unupartiismo|unupartia]] [[socialisma ŝtato|socialisma respubliko]]. La ununura laŭleĝa politika partio estas la [[Laosa Popola Revolucia Partio]]. La ŝtatestro estas la Prezidento [[Choummaly Sayasone]], kiu ankaŭ estas la [[Ĝenerala Sekretario de la Laosa Popola Revolucia Partio]]. La registarestro estas la [[Ĉefministro]] [[Thongsing Thammavong]]. La registaraj politikoj estas determinataj de la partia naŭmembra ĉiopova [[Politburo]] kaj 49-membra Centra Kommitato. Gravaj politikaj decidoj estas vetoitaj de la Konsilio de Ministroj.
 
La unua konstitucio de Laoso, estis monarkia kaj franclingve redaktita kaj promulgita la 11-an de majo 1947. Ĝi deklaris ke Laoso estas sendependa ŝtato ene de la [[Franca Unio]]. La konstitucio reviziita en majo 1957 forigis la referencon al la Franca Unio, sed la mallarĝaj rilatoj pri edukado, tekniko kaj sano daŭris kun la iama kolonia potenco. La konstitucio de 1957 estis nuligita kiam la komunisma Popola Respubliko estis proklamita. Nova konstitucio estis adoptita en [[1991]] kaj ĝi elstarigas la "ĉefan rolon" por la ununura komunisma partio. En [[1990]], la vicministro pri Scienco kaj Teknologio [[Thongsouk Saysangkhi]] rezignis sian postenon kaj forlasis la partion, vokante al politikaj reformoj. Li mortis en malliberejo en [[1998]].<ref>{{cite web| url=http://www.amnesty.org/en/library/info/ASA26/007/1998/en| author=Amnesty International| date=29 April 1998| title=Thongsouk Saysangkhi's death}}</ref>
 
En [[1992]], okazis elektoj por la 85-sidloka [[Laosa Nacia Asembleo|Nacia Asembleo]] kun membroj sekrete elektitaj por kvinjara periodo. Ĉi tiu Nacia Asembleo, aprobas ĉiujn novajn leĝojn de la Partio, kvankam la Plenuma povo havas la aŭtoritaton fari rilatjn dekretojn. La plej lasta balotado okazis en aprilo [[2006]]. La asembleo ampleksiĝis al 99 membroj en [[1997]] kaj en 2006 ĝi havis 115.
 
=== Hmongoj ===
La registaro de Laoso estis akuzita je [[genocido]] kontraŭ la malplimulta landa etno [[hmongoj]].<ref>{{cite web| url=http://www.unpo.org/article/5095| author=Unrepresented Nations and Peoples Organization| accessdate=20 April 2011|title=WGIP: Side event on the Hmong Lao, at the United Nations}}</ref>
 
Kelkaj hmongaj grupoj batalis kun subteno de la [[CIA]] kiel milico de la reĝa armeo dum la Laosa enlanda milito. Post kiam Pathet Lao prenis la povon de la lando en [[1975]], la konflikto daŭris en izolitaj lokoj. En [[1977]] komunisma ĵurnalo promesis, ke la partio batalos kontraŭ la "kunlaborantoj de Usono” kaj kontraŭ iliaj familioj “ĝis la lasta radiko”.
Linio 154:
 
===Homaj rajtoj===
La Konstitucio promulgita en 1991 kaj amendita en 2003 enhavas gravajn dispoziciojn por la homaj rajtoj. Ekzemple, en la Artikolo 8 ĝi klarigas ke Laoso estas multetna ŝtato kompromisita kun la egaleco de ĉiuj etnaj grupoj. La Konstitucio ankaŭ havas dispoziciojn por la seksa egaleco, [[religia libereco]], [[parollibereco]], kaj [[preslibereco]] kaj [[kunvenlibereco]]. La 25-an de septembro [[2009]], Laoso ratifis la [[Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj|Internacian Pakton pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj]], naŭ jarojn post la traktat-subskribo. La politikaj celoj de la registaro de Laoso estas fokusitaj sur la tenebla ekonomio kaj malpliigo de la malriĉeco.<ref>{{cite web|url=http://www.worldbank.org/lao |title=Lao PDR |publisher=World Bank |date=2011-07-14 |accessdate=2011-07-24}}</ref><ref>{{cite web|url=http://confinder.richmond.edu/admin/docs/laos.pdf |title=Constitution of the Lao PDR |format=PDF |date= |accessdate=2011-07-24}}</ref>
 
Tamen, [[Amnestio Internacia]] montris sian maltrankviliĝon pro la ratifado fare de la laosa registaro pri la normoj de la homaj rajtoj kaj la manko de kunlaborado kun la mekanismoj por la protektado de la homaj rajtoj kaj leĝoj kun negativa konsekveco. Ĝi ankaŭ montris maltrankviliĝon rilate al la esprimlibereco, malriĉaj prizonkondiĉoj, limigoj al la religia libereco, protektado de rifuĝintoj kaj mortpuno.<ref name="Amnesty International">{{cite web|url=http://www.amnesty.org/en/library/asset/ASA26/003/2009/en/cc4c3494-169c-4d62-b0c2-20f3f9736056/asa260032009en.html| author=Amnesty International|date=May 2010|title=Submission to the UN Universal Periodic Review: Eighth session of the UPR Working Group of the Human Rights Council}}</ref>
 
En oktobro 1999, 30 junuloj estis arestitaj ĉar ili provis montri afiŝojn vokante al paca ekonomia kaj socia ŝanĝo en Laoso. Kvin el ili estis arestitaj kaj konsekvence kondamnitaj al 10 jaroj mallibereje akuzitaj je perfida ago. Unu el ili jam forpasis pri la traktado fare de policanoj, dum alia jam estis liberigita. Tri el ili postvivis sed la restadejo estas tute nekonata.<ref name="Amnesty International"/>
Linio 170:
Pere de la disvolvado, plibonigado kaj speciigado de la rizo, kaj danke al la ekonomiaj reformoj, la produktado altiĝis je ĉiujara ritmo de 5 % inter 1990 kaj 2005,<ref>[http://www.irri.org/donors/SDC/pdfs/15YearsOfSupport.pdf Fifteen years of support for rice research in Lao PDR]<br />
[http://www.irri.org/donors/SDC/pdfs/Asia_Brief.pdf Asia brief: Filling the rice basket in Lao PRD partnership results]<br />
[http://www.irri.org/donors/SDC/pdfs/GenuinelyLao.pdf Genuinely Lao], Prepared by IRRI’s International Programs Management Office</ref><ref name="eurekalert">{{cite web|url=http://www.eurekalert.org/pub_releases/2006-03/irri-tgr031506.php |title=The Green Revolution comes to Laos |publisher=Eurekalert.org |date=2006-03-15 |accessdate=2010-06-27}}</ref>
Laoso ebla havas la plej grandan riz-variecon en la subregiono Granda Mekongo. Ekde [[1995]] la laosa registaro laboris kun la [[Internacia Esplor-Instituto pri Rizo]] sur la rekolektado de semoj de ĉiu el la miloj da rizvarioj en Laoso.<ref>{{cite web|url=http://www.irri.org/publications/annual/pdfs/ar2000/Race.pdf |title=A Race Against Time |format=PDF |date= |accessdate=2010-06-27}} {{Dead link|date=October 2010|bot=H3llBot}}</ref>
 
[[File:MuseeKaysone.jpg|thumb|left|180px|Muzeo Kajsone]]
 
La ekonomio ricevas la [[evoluhelpo]]n de la [[Internacia Mona Fonduso]], [[Banko por Azia Disvolviĝo]] kaj de aliaj internaciaj organizoj, kaj pere de [[rekta eksterlanda investado]] por evoluigado de la socio, la industrio, [[akvoenergio]] kaj [[minado]], plej rimarkinde [[kupro]] kaj [[oro]]. [[Turismo]] estas la plej rapide kreskanta komerca branĉo de la lando. La ekonomia evoluado en Laoso estas bremsata de la [[cerbofuĝo]], kun granda procento da elmigrado.<ref>{{cite web|url=http://ces.univ-paris1.fr/membre/Mariani/em/DM_BookWB%5B1%5D.pdf |title=International Migration, Remittances, and the Brain Drain – ISBN 0821363727 |format=PDF |date= |accessdate=2010-06-27}} {{Dead link|date=October 2010|bot=H3llBot}}</ref>
 
Laoso estas riĉa je mineralaj rimedoj sed ĝi importas nafton kaj gason. [[Metalurgio]] estas grava industrio, kaj la registaro esperas allogi eksterlandan investon por disvolvigi la konsiderindan kvanton da mintavoloj ([[karbo]], oro, [[baŭksito]], [[stano]], kupro kaj aliaj valoraj gravaj metaloj. Aldone, la abundaj akvorimedoj kaj montaraj teritorioj produktas kaj eksportas grandan kvanton da akvoenergio. Preskaŭ 45 % de la eksportata energio iras al Tajlando kaj Vjetnamo.<ref>{{cite web|url=http://www.adb.org/Documents/TARs/LAO/40514-LAO-TAR.pdf |title=Preparing the Cumulative Impact Assessment for the Nam Ngum 3 Hydropower Project: Financed by the Japan Special Fund |format=PDF |date= |accessdate=2010-06-27}}</ref>
 
La plej rekonata laosa produkto estas [[Beerlao]] kiu estas eksportata al pluraj landoj, inkluzive de [[Kamboĝo]] kaj [[Vjetnamio]]. Ĝi estas produktata de [[Lao Brewery Company]].
Linio 183:
===Turismo===
[[File:Plainofjars 1.jpg|Plainofjars 1.jpg|thumb||right|Hmongaj knabinoj en la [[Plataĵo de la Kruĉoj]]]]
Turisma sektoro rapide kreskas, ekde 80,000 internaciaj vizitantoj en 1990, ĝis 1,876 milionoj en 2010.<ref>{{cite web|url=http://www.wttc.org/eng/Tourism_Research/Economic_Data_Search_Tool// |title=International visitor data |publisher=World Travel & Tourism Council |date= |accessdate=2011-01-20}}</ref> Turismo kontribuis per 679,1 milionoj da usonaj dolaroj al la Malneta enlanda produkto en 2010, kaj laŭ tiu ritmo ĝi kontribuos per 1,585.7 milionoj da usonaj dolaroj en 2020. En 2010, unu el ĉiu 10,9 laborposteno troviĝis en la turisma sektoro.
 
Antaŭnelonge, Laoso iĝis populara por turistoj pro ĝia trankvila vivstilo kaj famo je posedado de elementoj de "originala Azio" perditaj en aliaj lokoj. La oficiala turisma devizo estas "Simpla Beleco". La plejaj allogaĵoj por turistoj inkluzivas budhisman kulturon kaj kolonian arkitekturon en [[Luangprabango]]; kuirarto kaj antikvaj temploj en la ĉefurbo ([[Vjentiano]]); la surmontaj marŝadvojoj en [[Muang Ngoi Neua]] kaj [[Vang Vieng]]; antikva kaj moderna kulturo kaj historio en la regiono [[Plataĵo de la Kruĉoj]]; marŝado kaj vizitado al la montaraj triboj en regionoj kiel [[Phongsali]] kaj [[Luang Namtha]]; grotoj kaj akvofaloj proksime de [[Thaĥek]]; la trankvileco, la [[delfeno Irrawaddy]] kaj [[akvofaloj Khone Phapheng]] en [[Si Phan Don]] (Kvarmil Insuloj); [[Vat Phu]], antikva [[kmera imperio|kmera]] templa komplekso; kaj la [[altebenaĵo Bolaven]] pro la akvofaloj kaj kafo.
Linio 189:
Luangprabango kaj Wat Phu estas [[Monda heredaĵo de Unesko]], kaj la Plataĵo de la Kruĉoj ankaŭ aldoniĝus al la mondaj heredaĵoj post la forigado de neeksploditaj bomboj. Ĉefaj festivaloj inkluzivas la Laosan Novjaron okazinta ĉ. la 13a–15a de aprilo kaj konsistas el [[akvofestivalo]] simila al tiu de Tajlando kaj de alia sud-orientaj aziaj landoj.
[[File:ViewFromWatPhu.JPG|ViewFromWatPhu|thumb|left|Vidaĵo proksime de la sanktejo de [[Wat Phu]]]]
La Nacia Turisma Administrado, la registaraj instancoj kaj la privata sektoro kune laboras por realigi la vizion elmontrita en la Nacia Strategia pri Ekoturismo kaj Agadplano. Ili inkluzivas la malpliigadon de la konsekvencoj kultura kaj media pro amasa eksterlanda turismado; edukado pri la graveco de etnaj grupoj kaj biologia diverseco; konservi kaj protekti la reton da ŝirmitaj regionoj, la monda heredaĵo de Unesko kaj krei allogan [[ekoturismo]]n.<ref>{{cite web|url=http://www.ecotourismlaos.com/laoecotourism.htm|title=The Lao People's Democratic Republic's Vision for Ecotourism |date= |accessdate=2011-01-204}}</ref>
 
Laoso estas konata pro ĝia [[silko]] kaj lokaj manfaritaĵoj montritaj en la Nokta Bazaro de Luangprabango kaj en aliaj lokoj. Alia specialaĵo estas la morusbera teo.
Linio 195:
==Naturmediaj problemoj ==
 
Laos lastatempe ĉiam pli suferas naturmediajn problemojn, kaj la senarbarigado estas la precipaĵo <ref>{{cite web|url=http://www.country-data.com/cgi-bin/query/r-7823.html|title=Laos Environmental problems & Policy |publisher=United Nations Encyclopedia of the Nations|date= |accessdate=2011-04-20}}</ref>, la ampleksigado de la komercado de la arbaroj, aldonaj instalaĵoj por akvoelektraĵoj, la eksterlanda mendado de enlandaj sovaĝaj bestoj kaj nelignaj produktoj por manĝaĵoj kaj medikamentoj, kaj rapide kreskanta loĝantaro kiu malaperigas la arbarojn.
 
La [[Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado]] avertas ke: "La protektado de la medio kaj la eltenebla uzado de la naturaj rimedoj en Laoso estas nepraj por la malpliigado de la malriĉeco kaj la ekonomia kresko."<ref>{{cite web|url=http://www.undplao.org/whatwedo/energy_env.php|title=UNDP – Laos Environment & Energy|publisher=United Nations Development Programme|date= |accessdate=2011-04-20}}</ref>
 
En aprilo 2011, la ĵurnalo [[The Independent]] raportis ke Laos eklaboris en la polemika akvorezervujo [[Xayaburi]] ĉe la rivero [[Mekongo]] sen akirado de formala aprobado. La naturmediistoj diras ke la akvorezervujo damaĝos al 60 milionoj kaj en Kamboĝo kaj en Vjetnamio, maltrankvilaj pro la fluado de la rivero malsupren, ili oficiale kontraŭas la projekton. La Mekonga Komisiono, regiona interregistaraĵo kreita por la evoluigado de eltenebla administrado de la rivero, fama pro la [[mekonga giganta siluro]], entreprenis esploron kiu avertas ke se la akvorezervujo kaj ĝiaj postaj aldonaĵoj estas daŭrigataj, ili "minacas la abundecon, prduktivecon kaj diversecon de la mekongaj fiŝrimedoj".<ref>{{cite news|url=http://www.independent.co.uk/environment/green-living/mekong-ecology-in-the-balance-as-laos-quietly-begins-work-on-dam-2270082.html|title=Mekong ecology in the balance as Laos quietly begins work on dam|publisher=The Independent|date= 2011-04-20|accessdate=2011-04-20|location=London|first=Andrew|last=Buncombe}}</ref> Najbara Vjetnamio jam avertis ke la akvorezervujo damaĝos la mekongan delton, hejmo de pli ol 20 milionoj da personoj kaj provizas ĉ. 50 procento da rizo, pli ol 70 procento da marbestoj kaj fruuktoj en tuta Vjetnamio.<ref>{{cite web|url=https://khampoua.wordpress.com/tag/laos-hydroelectric-project/|title=Vietnam worries about impacts from Laos hydroelectric project|publisher=Voices for the Laotian Who do not have Voices |date= |accessdate=2011-04-20}}</ref>
 
Kontraŭleĝa arbodehakado ankaŭ estas grava problemo. Naturmediaj grupoj kalkulas ke 500,000 kubaj metroj da trunkoj estas transportataj de Laoso al Vjetnamio ĉiujare, el kiuj oni faras meblojn por eksportado al okcidentaj landoj.<ref>{{cite web|url=http://www.illegal-logging.info/item_single.php?it_id=2605&it=news|title=Vietnam worries about impacts from Laos hydroelectric project|title=U.S. furniture demand drives illegal logging in Laos|publisher=illegal-logging.info|date= |accessdate=2011-04-20}}</ref>
 
== Infrastrukturo ==