Universitato de Kluĵo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Cluj
Nuligis version 4173818 de BAICAN XXX (kontribuoj, diskutpaĝo)
Linio 1:
[[Dosiero:Sigla_UBB.gif|dekstra|eta|La sigelo de la universitato]]
'''Universitato de Kluĵo''' (en rumana lingvo, ''Cluj-Napoca'') estas superinstruada instituto en [[Rumanio]] de [[1959]] sub la nomo '''Universitatea Babeș-Bolyai'''.
== Historio ==
La universitaton antaŭis [[jezuitoj|jezuita]] kolegio fondita de [[Stefano Batory]] en [[1571]] kaj post ĝia ĉeso jezuita akademio fondita en [[1688]]. La universitato estis fondita en [[1872]] en [[Kolozsvár]], [[Hungario]]. Ĝi funkciis kun kvar fakultatoj (juro, filologio, medicino kaj naturscienco). Ekde [[1881]] ĝi ricevis la nomon de la imperiestro kaj reĝo de [[Aŭstrio-Hungario]], [[Francisko Jozefo la 1-a]] kaj tiel fariĝis ''Kolozsvári Ferenc József Tudományegyetem'' (Universitato Francisko Jozefo Kolozsvár) funkciinta tie ĝis majo [[1919]]. Ekde la aŭtuno de [[1919]] ĝi fariĝis rumanlingva universitato kun nomo ''Universitatea Regele Ferdinand I. din Cluj''. En [[1921]] oni translokigis la hungaran universitaton al [[Szeged]] ĝis [[1940]], kiam ĝi denove revenis al Kolozsvár por kvar jaroj. En tiu periodo la rumana universitato funkciis en [[Sibiu]]. En [[1945]] la rumana universitato ricevis la nomon de [[Victor Babeș]] (''[[Universitato Victor Babeș]]'') kaj la memstara hungarlingva universitato la nomon de [[János Bolyai]] (''[[Bolyai Tudományegyetem]]'', ''Universitatea Bolyai''). En [[1959]] oni unuigis la du universitatojn sub nomo ''Universitatea Babeș-Bolyai''. Ekde tiam la hungarlingva instruado gradece estis preskaŭ tute eligita el ĝi. Nuntempe oni instruas kaj rumane kaj hungare kaj germane en la universitato.