Voroa lingvo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Mi verkis tekston pri la voroa en teda trajnveturo, sen retkonekto, kaj misatentis ke jam estis artikoleto pri la temo. Sekve mi nun singarde kunplektis la novan, pli ampleksan tekston kun transprenindaj partoj de la ĝisnuna artikoloĝermo.
Linio 1:
{{Informkesto lingvo
La '''Voroa lingvo''' (''võro kiil'') estas lingvo en la [[finna lingvaro|finna]] branĉo de la [[finn-ugra lingvaro|finn-ugraj lingvoj]]. Oni ofte vidas ĝin kiel [[dialekto]]n de la [[sudestona lingvo|sudestona]] aŭ [[estona lingvo]], sed ĝi havas malsamojn en [[fonetiko]], [[morfologio]], [[sintakso]], kaj [[leksikono]], kaj havas sian propran skriblingvon. Võro havas cirkaŭ 70 000 parolantojn, [[Vorooj]], plejparte en sudorienta [[Estonio]], en [[Võrumaa]].
|Lingvo= Voroa<br/> Võro
|Landoj= sudo de Estonio
|Denaske= ĉ. 70 000
|Fremdlingve=
|Klasifiko=
|Oficiala lingvo=
|Reguligita de= ''Võro-Instituto''
|Mapo = Voromkaart.jpg
|Mapopriskribo = precipa teritorio de la voroa (flave)
|Skribo=
|Koloro= Urala
|ISO1= et (estona)
|ISO2B= est (estona)
|ISO2T= est (estona)
|SIL= VRO (Võro), EST (estona)
}}
La '''voroa lingvo''' - voroe ''võro kiiĺ'' - estas variaĵo de la [[baltmar-finnaj lingvoj]], do de la nordeŭropa tipo de [[finn-ugraj lingvoj]], kaj parolatas en la suda parto de [[Estonio]]. Kutime ĝi konsideratas [[dialekto]] de la [[estona lingvo]], sed ĝi havas malsamojn en [[fonetiko]], [[morfologio]], [[sintakso]], kaj [[leksiko]], kaj havas sian propran skriblingvon. Tial iuj lingvistoj ankaŭ konsideras ĝin kaj la [[setoa]]n kune aparta branĉo de la [[finn-ugra lingvaro]], kategoriigita "[[sudestona lingvo]]". Parolas la voroan pli-malpli 70 000 homoj, kiuj plejparte vivas en la sudo de Estonio. La estonia ŝtato ekde sia resendependiĝo en 1991 rekonas la lingvon "aŭtoĥtona regiona lingvo de Estonio" kaj subtenas ĝian kulturon.
 
La historia regiono [[Võromaa]], do "lando de vorooj", konsistas el la ok komunumoj ''Karula'', ''Harglõ'' (estone Hargla), ''Urvastõ, Rõugõ, Kanepi, Põlva, Räpinä'' (estone Räpina) kaj ''Vahtsõliina''. Tiuj komunumoj estas precipe parto de la distriktoj [[distrikto Võru|Võru]] kaj [[distrikto Põlva|Põlva]], kvankam etaj partoj ankaŭ apartenas al la distriktoj [[distrikto Valga|Valga]] kaj [[distrikto Tartu|Tartu]].
 
== Historio ==
La voroa konsideratas malplej influata de la nordestonaj dialektoj, kiuj domine influis la norman estonan lingvon. La "sudestona" historie ankaŭ parolatis pli sude kaj pli oriente de la historia regiono Võromaa (en la nuntempaj ŝtatoj [[Latvio]] kaj [[Rusio]]). Komparate kun aliaj sudestonaj dialektoj kiel ''Mulgi, Tartu kaj la [[setoa lingvo|setoa]], la voroa konservis la plej multajn el siaj karakterizaj ecoj.
 
Unu el la plej fruaj tekstoj en sudestona lingvo estas traduko de la [[Nova Testamento]]
''(Wastne Testament)'', publikigita en 1686 veröffentlicht wurde. En 1885 ''Johann Hurt'' publikigis la plej signifan legolibron de la voroa, titolita ''Wastne Wõro keeli ABD raamat''. Komence de la 20-a jarcento s domino de la norma [[estona lingvo]] kiel ŝtata lingvo de la en 1918 fondita respubliko Estonio kaŭzis fortan signifoperdon de la voroa kiel skriba lingvo. Nur komence de la 1990-aj jaroj ĝi estis revivigita.
 
== Nuna situacio ==
Pro penoj de la ''Võro-Instituto'' la voroa intertempe estas normigita lingvo(variaĵo). La lingvo estas instruata en 26 lernejoj, se oni kune sumigas la voroan kaj la [[setoa]]n. La vorolingva gazeto ''Uma Leht'' aperas dufoje po monato.
 
== Ortografio ==
[[dosiero:Flag of Võros.svg|eta|<center>flago de la voroa lingva komunumo]]
La voroa kiel ankaŭ la estona kaj finna uzas la latinan alfabeton. La plej multaj literoj,
aparte ankau ä, ö, ü kaj õ, signas la samajn sonojn kiel en la norma estona. Ekzistas la sekvaj esceptoj:
 
'''q''' estas signo de [[glota halto]], '''y''' estas [[vokalo]] simila al la rusa litero ''ы'' (kaj ne simila al la finna ''y''!), kaj la [[dekstra korno]] '''´''' signas la palatigon de konsonantoj: '''h́''', '''ḱ''', '''ĺ''', '''ń''', '''ś''', '''t́''' ktp. En kazo de tipografiaj problemoj anstataŭe (kiel ankaŭ en la gazeto ''Uma Leht'') anstataŭ la dekstra korno sur la konsonanto povas metiĝi [[apostrofo]] '''’''' tuj post ĝi. En la voroa ĉiuj konsonantoj krom ''j'' kaj ''q'' povas esti palatigataj.
 
== Ekzemplo de la lingvo ==
Linio 7 ⟶ 42:
* [http://fiu-vro.wikipedia.org Vikipedio en Võro]
 
{{DEFAŬLTORDIGO:Voro}}
[[Kategorio:Lingvoj de Estonio]]
[[Kategorio:Lingvoj laŭ alfabeto]]