Usona Tragedio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
kreas
 
klarigeto
Linio 1:
'''Usona Tragedio''' (angle: ''An American Tragedy'') estas [[romano]] fare de la usona verkisto [[Theodore Dreiser]]. Ĝi estis unue eldonita en 1925, kaj hodiaŭ konatas kiel unu el la plej vaste famafamaj verkoverkoj de Dreiser.
 
== Intriga resumo ==
Linio 8:
=== Unua parto ===
 
La unua libro rakontas la komencan vivon de Clyde. Liaj gepatroj estas tre religiemaj, kaj devigas la knabon partopreni en ilia misiista laboro. Iam poste Clyde iĝas portisto ĉe multekosta loka gastejo. Tie komencas liaj problemoj: li post nelonge renkontas samlaborantojn ĉe la hotelo, kiuj estas malpli moralemaj ol li. Ili enkondukas la junulon en la subteran mondon de prostitucio, amoro kaj alkoholo. Clyde ekĝuas sian novan vivmanieron, sed baldaŭ li kaj liaj amikoj mortigas junan knabinon surstrate per ŝtelita aŭtomobilo, kaj li estas devigata eviti la policon kaj forkuri el Kansaso.
 
=== Dua parto ===
 
Kelkaj monatoj poste, Clyde reaperas en Ĉikago sub pseŭdonimo. Li nun ne vivas tiel senzorge aŭ facile kiel Kansase, sed ĉi tie al li alvenas bonŝanco: Clyde surprize renkontas lian riĉan onklon, kiu oferas al Clyde malgravan laboron ĉe lia koluma fabriko en malgranda novjorka urbeto. Clyde vole akceptas, kaj post iom da tempo la onklo donis al nepo sia pozicion relative gravan ĉe la fabriko. Clyde komence penas ne distriĝi je inoj tiel kiel antaŭe, sed ne povas teni tian vivmanieron longe. Li enamiĝas je la bela sed malriĉa junulino Roberta Alden, kiu laboras sub li ĉe la fabriko. La du amantoj komencas ofte viziti unu la alian, kvankam la fabrikaj reguloj malpermesas tian agadon inter laborantoj.
 
Sed post nelonge Clyde interesiĝas je alia, simile bela sed multe pli riĉa ino, Sondra Finchley - ŝi estas filino de unu el la amikoj de la onklo de Clyde. La junulo baldaŭ ekrimarkas, ke Sondra interesiĝaŝ pri li; li baldaŭ komprenas ke ekzistas tre reala eblo ke li povas geedziĝi kaj riĉiĝi. Imagante lian komfortan estontecon, li perdas ĉiun amon al Roberta.