James G. Blaine: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: da, de, fi, fr, he, it, ja, no, pl, sv, zh
eNeniu resumo de redakto
Linio 4:
Blaine naskiĝis en okcidenta [[Pensilvanio]] kaj transloĝiĝis al Majno, kie li vivtenis sin kiel gazeta eldonisto. Li estis ofte kromnomita "magneta homo" pro tio, ke li montriĝis precipe talenta oratoro. Blaine komencis sian politikan karieron flanke de [[Abraham Lincoln]] kaj de Norda Usono dum la [[Usona Enlanda Milito]]. En la [[Rekonstruado (historio de Usono)|rekonstruada periodo]], Blaine subtenis voĉdonrajton por nigruloj sed kontraŭis kelkajn el la plej ekstremaj ideoj de la [[radikalaj respublikanoj]]. Kvankam li unue favoris [[protektismo]]n, Blaine poste dediĉis sian atenton al la malpliigo de dogantaksoj kaj disvolvo de usona ekstera komerco. La konstruado kaj administrado de fervojoj estis tiutempe tiel grava afero, ke Blaine pro sia videbla intereso estis suspektita pri korupto rilate al la atribuado de fervojkursoj. Tiu akuzo signife ĝenis lian kandidatecon en la prezidenta baloto de 1884.
 
Kiel ŝtatsekretario, Blaine estas rigardebla kiel ia transira figuro, kiu simbolis samtempe la finon de izolema usona ekstera politiko kaj antaŭanoncis la usonan superecon de la [[20-a jarcento]] per la venko de la [[hispana-usona milito]]. Liaj penoj rilate al la plifortigo de usona komerco kaj ekstera influo kontribuis al nova, pli aktiva usona ekstera politiko. Blaine interalie imponis sin kiel pioniro de la koncepto de dogana reciprokeco, kaj daŭre advokatis pli gravan enmiksiĝon en sudamerikajn aferojn. La ekspansionisma[[Ekspansiismo|ekspansiisma politiko]] de Blaine rekte kaŭzis en la sekva jardeko la konkeron de pluraj kolonioj en la [[Pacifika Oceano]] kaj firman usonan superforton en [[Karibio]].
 
[[Kategorio:Usonaj politikistoj]]