Dominanta septakordo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Dominanta septakordo''' (ankaŭ '''dominantseptakordo''') estas septakordo formita sur la dominanto, do sur la kvina ŝtupo de tonalo. En C-maĵoro la tonoj de dominanta s...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Portalo Muziko}}'''Dominanta septakordo''' (ankaŭ '''dominantseptakordo''') estas [[septakordo]] formita sur la [[dominanto]], do sur la kvina ŝtupo de tonalo. En C-maĵoro la tonoj de dominanta septakordo estas g-b-d-f. La eta septo g-f, aparte tamen ankaŭ la diminuita kvinto (la [[inversigo (muziko)|inversa]] intervalo de la [[tritono]]) b-f estas [[disonanco]]j, kiuj celas dissolviĝon.
 
Ĉar la dominanto prefere estas uzata kiel maĵora akordo (ankaŭ je minortonalo, kvankam la unua trito tiam ne estas ero de la gamo, vidu [[Dominanto#Minoro|dominanto]]), la dominantaj septakordoj de C-maĵoro kaj de c-minoro ne diferencas unu de la alia.<ref>[[Hans Heinrich Eggebrecht]] (eld.): ''Riemann-Musiklexikon. Sachteil.'' Schott, Majenco 1967. Kapvorto „Dominante“.</ref>
 
== Inversigoj ==
La dominanta septakordo havas bazan formon kaj tri [[Akordo (muziko)|inversigojn]]:
*bazan formon ([[toniko (muziko)|toniko]] en la [[Baslinio|baso]])
*kvintseksta akordo ([[trito]] en la baso)
*tritokvarta akordo ([[kvinto]] en la baso)
*duta akordo ([[septo]] en la baso)
 
La funkcia nomo de la akordo estas D<sup>7</sup>, je tio ''D'' reprezentas la funkcion de la dominanto (ne la tonon d!). En C-maĵoro la akordo staras sur la tono g; la akordo do nomiĝas G<sup>7</sup>.
 
En la dominanta septakordo la [[diminuita]] trisono sur la 3-a ŝtupo la akordotonoj enestas la bazan tonalon (en C-maĵoro: b-d-f). Ĉi tiun la funkcia teorio komprenas kiel sentonikan dominantan septakordon, kiu povas anstataŭi la kompletan dominantan septakordon. Pro ĝia plursenceco ĝi taŭgas bonege por [[Modulado (muziko)|moduladoj]]. La sama ankaŭ validas por la sentonika dominanta septnaŭta akordo kun eta [[naŭto]], kiu analogas diminuitan kvarsonon sur la 7-a ŝtupo.<ref>Willi Apel (eld.): ''Harvard Dictionary of Music.'' Heinemann, Londono 1970. Kapvorto „Modulation“.</ref>
 
En ĵazo la tritotavoligo de dominanta septakordo kun eta, ega aŭ aŭgmentita naŭto (Ci-lasta nomita pro la simbolo ♯9 „diesa naŭto“ ), estas daŭrigebla per la dekunuto kaj la dektrito (7-9-11-13). La kvinto estas alteraciebla duontonon supren aŭ malsupren.
 
== Dissolviĝoj de dominanta septakordo ==
Kutime dominanta septakordo dissolviĝas jene:
* La maĵortrito de D<sup>7</sup> estas dissolvita en la gamnoton de la toniko.
* La eta septo de D<sup>7</sup> iras paŝon malsupren en la triton de la toniko. (Pro tio ekestas, se la septo staras en la baso, post dissolviĝo nepre sekstakordo.)
* La kvinto de D<sup>7</sup> iras al la gamnoto de la toniko.
* La gamnoto de D<sup>7</sup> aŭ restas surloke kiel meza voĉo aŭ saltas en la baso ankaŭ al la gamnoto de la toniko.
 
== Referencoj ==
<references/>
 
[[Kategorio:Harmoniscienco]]