Karakteriza disonanco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Karakteriza disonanco''' estas en muziko unu aŭ pluraj tonoj, kiuj estas aldoneblaj al trisono kaj klarigas ties funkcion en la harmonia kunteks...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Portalo Muziko}}'''Karakteriza [[disonanco]]''' estas en [[muziko]] unu aŭ pluraj [[tono]]j, kiuj estas aldoneblaj al [[trisono]] kaj klarigas ties funkcion en la [[Harmoniscienco|harmonia]] kunteksto.
 
La plej kutima disonanco tiaspeca estas la eta [[septo]], kiu faras [[dominanto]]n [[dominantseptakordo]]. Per ĝi la [[trito]] (la strebotono al la [[baza tonalo]] de la [[toniko (muziko)|toniko]]) de la dominanto-trisono ricevas samvaloran, malsupren strebantan kunulon en [[tritono|tritona]] distanco, kiu kutime dissolviĝas al la trito de la toniko. Ĉi tiu dominantseptakordo povas esti akrigata per almetado de kromaj karakterizaj disonancoj, ekz. per la eta aŭ ega [[naŭto]].
 
Alian specon oni ankaŭ trovas je la [[subdominanto]]: jen temas pri la ega [[seksto]], ankaŭ nomata [[aldona seksto]]. Ĉi-kuntekste la termino ''karakteriza disonanco'' tamen estas pridisputata: Se oni kondukas la subdominantan kvintsekstan akordon en la dominanton, la kvinto funkcias ekde la bas-tono kiel disonanco, kiu dissolviĝas en la dominantan triton kvazaŭ sinkopo.
 
Ĉar ĉi tiuj kunsonaĵoj pro aŭdspertoj ekigas klarajn asociadojn, la maltonala muziko malaprobas ilin: Por ĝi gravas ĝuste la neniigo aŭ evitado de tiaj tradiciaj sonoj kaj modeloj.
 
== Ligo eksteren ==