Lake Washington (Vaŝingtonio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
[[Dosiero:Murrow Memorial Bridge 07747.JPG|eta|La Flosanta Ponto Lacey V. Murrow, unu el la plej longaj tiaj pontoj en la mondo]]
[[Dosiero:Seattle-lakewashington-lakesammamish.PNG|eta|Lagoj Washington kaj Sammamish, kaj la ĉirkaŭaj urboj]]
'''Lago Vaŝingtono''' (angle ''Lake Washington''; laŝucide ''Xacuabš'' [ĥacuabŝ = multege da akvo]) estas [[rubandoforma lago|rubandoforma]] [[lago]] ĉe la orienta limo de [[Seatlo]]. Aliaj bordaj urboj estas Rentono (sude de la lago), [[Bellevue (Vaŝingtonio)|Belvjuo]] kaj [[Kirklando]] (oriente), kaj [[Kenmore (Vaŝingtonio)|Kenmore]], [[Lake Forest Park]] kaj [[Shoreline (Vaŝingtonio)|Shoreline]] (norde). La urbo [[Mercer Island (Vaŝingtonio)|Mercer Island]] estas insulo en la lago. Ĝi longas maksimume 35 km, kaj la surfaca areo estas 88 km<sup>2</sup>. La lago maksimume profundas 65 metrojn, kaj ĝi entenas proksimume 3,0 km<sup>3</sup> da akvo. La akva surfaco estas 4,9 m super la meza marnivelo. La ĉefaj enfluantaj akvofontoj estas la riveroj [[Sammamish (rivero)|Sammamish]] ĉe la norda ekstremaĵo kaj [[Cedar River (Vaŝingtonio)|Cedar]] ĉe la suda ekstremaĵo; pluraj aliaj malpli gravaj riveretoj fluas en ĝin. La elfluejo estas la ŝipkanalo, [[Lake Washington Ship Canal]], kiu ligas la lagon al [[Puĝeta Fjordo]], kiu estas parto de [[Saliŝa maro]] kaj [[Pacifika Oceano]].
 
[[Kategorio:Lagoj de Vaŝingtonio]]