Aliigo (muziko): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 46:
[[dosiero:Tiefalterierte Sept.jpg|thumb|Ekzemplo por malsupren aliigita septo]]
La aliigita akordo en la apuda notekzemplo ekestas formale el dominanta septakordo sur '''B''' per aliigo malsupren de '''a''' al '''a♭''' kaj estas ĉi-ekzemple envolvita dominantfunkcie en C-maĵoran medion. (La kvintparaleloj alikaze rigardataj kiel malkonvenaj ĉi tie estas neeviteblaj kaj tolereblaj.) La dominanta funkcio tamen estas ege vualita, kaj por klarigi ĝin, oni devus dedukti ĉi tiun akordon de la septakordo de la sepa ŝtupo en C-maĵoro, kiun ja la funkcia teorio komprenigas kiel "sen-bazotonan" dominanta naŭto-akordo. En ĉi tiu akordo nur la '''b''' restas domaĝita, '''d''' kaj '''f''' estas aliigitaj supren, '''a''' malsupren.
 
=== Subdominanta sesto===
La [[napola sestakordo]] ekestas per aliigo malsupren de la ega [[sesto]] de la sestakordo de la minora subdominanto (subdominanto kun sesto anstataŭ kvinto).
 
== Konsideroj ==
 
== Referencoj ==