Rivero Cigüela: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|right|250px|Cigüela ĉe [[Villarta de San Juan]] La '''rivero Cigüela''', ''Jigüela'' aŭ '''Gigüela''', estas alfluanto de ... |
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 3:
La '''rivero Cigüela''', ''Jigüela'' aŭ '''Gigüela''', estas alfluanto de la [[rivero Gvadiano]], kiu ekfluas en la [[provinco de Cuenca]], ĉe la montopasejo Cabrejas, je 1.080 metroj super marnivelo, ne malproksime de la ekfluo de la rivero [[Júcar]], proksime ankaŭ al la divido inter la basenaroj kiuj fluas al la Atlantiko kaj tiuj kiuj fluas al Mediteraneo en la [[Iberia Duoninsulo]]. Post trapaso de la loko ciudadreala de [[Villarta de San Juan]], la Cigüela akvigis, kun la [[rivero Záncara]], la humidejojn de [[Tablas de Daimiel]], inter la municipaj teritorioj de [[Villarrubia de los Ojos]] kaj [[Daimiel]], kaj tie kunnfluis ambaŭ riveroj, en sama sistemo lageca en la [[rivero Gvadiano]].
Dum 225 km de fluado, ĝis aliro al Gvadiano, ĝi ricevas akvojn de variaj alfluantoj, inter kiuj elstaras Jualón, Torrejón, Valdejudíos, [[Riánsares]], Amarguillo kaj [[Záncara]]. Ĉe [[Tablas de Daimiel]], en la municipa teritorio de [[Villarrubia de los Ojos]], ties akvoj miksiĝis kun la abundaj ekfluaĵoj de la zono kaj kun la alfluanto «La Madre Chica», kaj tiele iĝis definitive la rivero [[Gvadiano]].
Lastatempe la tuta areo sekiĝis pro troa ekspluatado de la akvoj fare de agrikulturistoj pere de putoj. Nur eventualaj akvaldonadoj pere de la Transfluejo "Tajo-Segura" tra la rivero Valdejudíos en [[Carrascosa del Campo]], revivigis iome tiun riveron.
|