Aldona sesto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Aldona sesto''' (laŭ la franca frz. "sixte ajoutée", tiel nomata de Jean-Philippe Rameau) estas ega sesto, kiun oni aldonas al trisono. Je tio la aldona sesto ne anst...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Aldona sesto''' (laŭ la franca frz. "sixte ajoutée", tiel nomata de [[Jean-Philippe Rameau]]) estas ega [[sesto]], kiun oni aldonas al [[trisono]]. Je tio la aldona sesto ne anstataŭas la [[kvinto]]n, sed aldoniĝas al kompleta trisono kiel karakteriza disonanco. Laŭ Rameau la akordo de la aldona sesto estas (kontrapunkta) [[subdominanto]], je kiu la karakteriza disonanco laŭgrade dissolviĝas je samtempa kvartfalo en la fundamento. En la maldekstra ekzemplo laŭ Rameau la tono ''d'' estas rigardenda kiel aldona sesto, kiu laŭgrade strebas supren al ''e'' de la C-maĵora toniko:
[[dosiero:Kadenz_6-4-1.png|eta|maldekstre|Dissolviĝo de akordo kun aldona sesto trans kvinta supriĝo (kvarta desupriĝo). Laŭsence de Rameau en la dua akordo tono d' estas la aldonita ega sesto, bazotono de la akordo estas f.]]
La kontraŭparton al subdominantoj kaj iliaj specifaj akordaj dissolviĝoj laŭ Rameau estas la dominantoj. Dominanto estas akordo markita per la karakteriza disonanco de la septo, kiu strebas laŭgrade malsupren je samtempa kvinta desupriĝo en la fundamento. Rameau je tio eĉ postulas, ke septoj, kiuj ne reale eksonas, en respektivaj ligoj estas subkomprenendaj. La dekstraflanka notekzemplo montras kadencon interpreteblan laŭ Rameau kiel vico da dominantoj: Fundamento ''a'' kun alpensita septo ''g'', fundamento ''d'' septo ''c'', "tonika dominanto" kun fundamento ''g'' kaj alpensita septo ''f'' kaj fina toniko ''c'':
[[dosiero:Kadenz_6-2-5-1.png|eta|dekstre|6-2-5-1-kvintfala sekvenco kun kadenco. Laŭ senco de Rameau en la dua akordo d' estas la fundamento de minorseptakordo kun trito en la baso (d-f-a-c kun bas-tono f). ''C'' estas septo de la akordo, kiu devas esti preparita (do jam ekzisti en la antaŭa akordo en la sama voĉo) kaj strebas malsupren al b'. La funkciteorio tamen rigardas la tonon d' kiel aldona sesto.]]
Male al la interpretado de Rameau la [[funkciteorio]] nomas la sonon ''d-f-a-c'' de la kadenco (resp. la septakordon de la 2-a ŝtupo) [[subdominanto]] kun aldona sesto (''S<sub>5</sub><sup>6</sup>'').
 
La malkonsento inter la interpretadoj de Rameau unuaflanke kaj de la funkciteorio aliaflanke evidentiĝas, se oni konsideras, ke en la dua ekzemplo la ''c'' de la dua akordo estas disonanca, preparita kaj kondukata laŭgrade malsupren al la ''b'', dum kiam la funkcia nomo aldona sesto sugestas, ke la nek preparita nek dissolviĝa ''d'' estus la vera disonanco de la akordo, kiu estas aldonita al la F-maĵora akord. En ambaŭ notekzemploj troviĝas la sono ''f-d-a-c'' (legita de malsupre supren): Ĉu ĉi tiu sono estas subdominanto kun aldona sesto (baza pozicio: ''f-a-c-d'') aŭ dominanto kun septo (baza pozicio: ''d-f-a-c'') laŭ senco de Rameau, estas destinebla nur per la dissolviĝo respektive per la kunteksto.
 
== Literaturo ==
* [[Jean-Philippe Rameau]]: ''Nouveau Système de musique théorique'', Parizo 1726
* [[Jean-Baptiste le Rond d’Alembert]]: ''Systematische Einleitung in die Musicalische Setzkunst nach den Lehrsätzen des Herrn Rameau. Aus dem Französischen übersetzt und mit Anmerkungen vermehret von Friedr. Wilh. Marpurg'', Lepsiko 1757
 
== Ligo eksteren ==
*[http://www.musiktheorie-aktuell.de/tutorials/sixteajoutee.aspx Interreta kurso pri la aldona sesto] (musiktheorie-aktuell.de)
 
[[Kategorio:Harmoniscienco]]