Greka lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ripchip Bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: dsb:Grichišćina
Neniu resumo de redakto
Linio 22:
== Historio ==
 
La greka lingvo havas longan historion kaj estisestas skribita lingvo depost [[-1450|1450]] a.K. La [[dorikoj]], gento hindeŭropa, invadis la grekan duoninsulon kaj la grekajn insulojn inter 2000 kaj 1500 a. K. Pro izoleco, evoluis diversaj grekaj dialektoj, i.a. la iona, la eolia, la arkadia, la cipra, kaj la dorika. [[La atika]] de [[Ateno]] estis formo de la iona dialekto, kaj fariĝis la normo de la klasika greka lingvo. La helena havas multajn afiksojn, fleksiojn, kaj verbajn formojn. Ĝi estas iom simile kompleksa kiel la [[latina lingvo]].
 
La greka de la [[Nova testamento]] kaj de influa traduko de la [[Malnova testamento]] (la [[Septuaginto]]) estas la ''koine'' (greke «komuna [dialekto]»). Esence, ĝi estas simpligita formo de la atika, disvastigita tra la landojn de la imperio de [[Aleksandro la Granda]] kaj la grekaj regnoj sekvintaj. De la tempo de Aleksandro ĝis la tempo de [[Mohameto]] kaj inter [[Hispanio]] kaj [[Baktrio]], la greka estis grava [[interlingvo]]. Eĉ en [[Romio]], ĝi estis la lingvo de alta kulturo kaj klerigo. Je la fino de la [[Romia Imperio de Okcidento]], [[Romo]] estis insulo de greka lingvo en kamparo latina.
 
Inter 1000 kaj [[1453]] p.K., la turkoj alproprigadis la [[bizanca imperio|bizancan imperion]], kaj inter [[1453]]-[[1821]], la grekoj loĝis sub la turka trono, do multaj vortoj el la [[turka lingvo|turka]] kaj el la slavidaj lingvoj eniris la lingvon. LaAnkaŭ gramatikola ankaŭgramatiko simpliĝis, kiel simile okazis jekun la latina en okcidenta Eŭropo.
 
La du ĉefaj formoj de la moderna greka estas la [[demotiko]] aŭ «popola» formo kaj la [[katarevuso]] aŭ «pura» formo. Katarevuso iasence estis [[planlingvo]], kompromiso inter la demotika kaj la atika. Ĝi estis la oficiala lingvo de [[Grekio]], de politiko, leĝo kaj lernejoj, plejparte inter [[1830]] kaj [[1975]]. En 1975, la demotika, la ''greka de la strato'', fine venkis.
Linio 47:
=== Modernaj formoj ===
<!-- ĉi tiu sekcio estu vortumita pli neŭtrale! -->
'''Novgreka lingvo''' estas la teĥnika termino por la ''tutaĵo'' de la lingvaj evoluŝtupoj de la greka idiomo post la [[Otomanoj|otomanaj]] konkeradoj, kies kulmino atinĝisatingiĝis en [[1453]] per la falo de [[Konstantinopolo]]. Antaŭe oni ĝin nomu pli bone ''greka bizanca''. Sed ankaŭ dum la tempo de la turka jugo la greka funkciis kontinue kiel diplomata kaj klereca lingvo.
 
Jarcentojn, ĝis la fina venko ne antaŭ la jaro 1975, kuŝis malsama kaj lingvistike nociva abismo inter la nature evoluiĝinta parolata lingvo, la [[demotiko]] (greke δημοτική ''dimotikí'', «la popola [lingvo]») kaj la skribata kaj en lernejoj instruata, la [[katarevuso]] (greke καθαρεύουσα ''katharévusa'', «la purigita [lingvo]»). La laste nomita prenis sklave kaj blinde la antikvan helenan lingvon kiel la imitindan ekzemplon, kiun biglosian fenomenon oni konis kaj signis jam ekde la malfruhelenisma epoko per la vorto ''atikismo''.
Linio 55:
== Influo en Esperanto ==
 
La greka lingvo estas fonto de multaj esperantaj kaj eŭropaj vortoj ĉu historie ĉu per teĥnika moderna vortprovizo, ekzemple: ''[[analizo]]'', ''[[mito]]'', ''[[poezio]]'', ''[[logiko]]'', ''[[muziko]]'', ''[[politiko]]'', ''[[teorio]]'', ''[[strategio]]'', ''[[geometrio]]'', ''[[matematiko]]'', ''[[fenomeno]]'', ''-logio'' kaj multmultaj aliaj vortoj. Helenaĵoj ankaŭ estas ankaŭ ''kaj'', ''nun'', ''pri'', ''pugo'' kaj la pluralo per ''-j''.
 
== Vidu ankaŭ ==