Ĉeĥa lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: ne:चेक भाषा
Linio 111:
La '''participoj aktivaj''' estas praktike uzataj nur de verboj neperfektivaj kaj sole antaŭ substantivoj (''píšící chlapec'' skribanta knabo). La aktivaj participoj perfektaj (diferencaj de la preteritaj!) aperas nur en malnova literaturo kaj nun estas sentataj kiel arkaikaj (''napsavší chlapec'' skribinta knabo). En kompleksaj verbaj formoj kun la helpverbo ''být'' oni uzas la '''pasivajn participojn'''. De la neperfektivaj verboj formiĝas la tiel nomataj ''estantaj pasivaj participoj'', de la verboj perfektivaj la ''estintaj pasivaj participoj''. Ekzemploj: ''dopis byl psán'' la letero estis skribata, ''dopis byl napsán'' la letero estis skribita.
La '''gerundioj''' ekzistas, sed sentate arkaikaj, ili ne estas praktike uzataj. Ili havas tri formojn: viran, komunan inan kaj neŭtran, komunan pluralan (''píše, píšíc, píšíce'' skribante; ''napsav, napsavšínapsavši, napsavše'' skribinte).
La negativon kreas la prefikso '''ne-''': ''nejsem'' mi ne estas, ''ne-píšu'' mi ne skribas, ''nepiš!'' ne skribu! En ĉeĥa frazo ĉiuj negacieblaj vortoj havas negacian formon: ''nikdy nikomu nic neřeknu'' neniam mi ion diros al iu (laŭvorte: '''nen'''iam al '''nen'''iu '''nen'''ion mi '''ne''' diros). Ĉe du verboj du negacioj rezultigas pozitivon: ''nemohu nepřijít'' mi ne povas ne veni ( = mi devas veni).