Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 195:
:Saluton, Kani kaj Haruo. Mi subtenas la entutan tradukon de la titolo, precipe ĉar ni verkas en la esperanta vikipedio kaj tiaj miksaj titoloj aspektas sufiĉe strange. Amike --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 21:31, 10 Apr. 2012 (UTC)
::Mi opinias, ke estas grave ke '''kaj''' esperantigitaj '''kaj''' lokaj originalaj nomoj, se eble, aperu tie ĉi. Kaj ne multe gravas al mi, ĉu la artikoloj troviĝas ĉe la nacilingvaj aŭ ĉe la internacilingvaj nomoj (la aliaj estu alidirektiloj). Unu problemo estas tio, ke en Esperanto la kutima vortordo estas "rivero X" sed ni bezonas artikolonomojn kiuj havas la ordon "X (rivero)" ĉar alie la serĉilo ne glate funkcios; krome estas la demando ĉu majuskligi la R en rivero. Mia prefero estas uzi la nacilingvan formon kun (rivero) en krampoj kiel la ĉefan artikolan titolon kaj lasi ke la aliaj formoj laŭ bezono aperu kiel alidirektiloj. Ŝajnas al mi bona solvo, sed mi rimarkis ke ne regas vera sistemo pri tiu punkto. Krome povas okazi, ke "White" ne estas priskribo (Blanka) sed nomo de iu pioniro ktp, kaj mi dubas ĉu estas utile traduki ĉiujn nomojn (do "Lavanturbeto" por "Washington" ktp). --[[Uzanto:Haruo|Haruo]] ([[Uzanto-Diskuto:Haruo|diskuto]]) 21:38, 10 Apr. 2012 (UTC)
::Mi ne kontraŭstarus, se estus decidite skribi "White River" kaj "Blanka rivero"; sed mi ne konsentos, ke "Beijing" kaj "Pekino" cedu al "Norda Ĉefurbo (Ĉinio)". --[[Uzanto:Haruo|Haruo]] ([[Uzanto-Diskuto:Haruo|diskuto]]) 21:42, 10 Apr. 2012 (UTC)