Praprusoj: Malsamoj inter versioj

40 bitokojn forigis ,  antaŭ 9 jaroj
e
-<center>
e (-<center>)
[[Dosiero:Baltų gentys 12-as amžius.svg|thumbeta|260px|<center>proksimumaj setloteritorioj de la baltaj popoloj dum al 12-a jarcento. Orientaj baltoj en bruna, okcidentaj en verda koloroj.]]
[[Dosiero:Prussian clans 13th century.png|thumbeta|260px|<center>pli singarda mapo de la prusaj triboj dum la 13-a jarcento laŭ la ''Encyclopaedia Lithuanica'';<br /> grize: la "galindoj" markitaj kiel baltoj, sed ne kiel praprusoj,<br />la regionoj Sasnia kaj Lubavia markitaj kiel miksitaj praprusaj-slavaj regionoj]]
La '''praprusoj''' (laŭ la [[praprusa lingvo]] kaj ankaŭ la [[litova]] ''prūsai'') estis [[balta lingvaro|balta]] popolo, laŭ kiuj nomiĝis la regiono ĉe la [[Balta Maro]] sudokcidente de [[Litovio]], kiu dum la [[13-a jarcento]] estis konkerita de germanoj, kiuj poste transprenis la baltan nomon por la germanlingva regno [[Prusio]] ''(Preußen)''. En la [[germana lingvo]] oni nomas la baltan popolon ''Prußen, Prussen, Pruzzen'' respektive ''Altpreußen'' kaj en la [[latina]] ''Pruteni''; por diferencigi inter la originaj baltoj kaj postaj germanaj konkerintoj, en pluraj lingvoj oni nomas la baltojn "malnovaj prusoj" (ekzmeple [[angle]] ''Old Prussians'' aŭ [[norvege]] ''Gammelprøysserne'') respektive ''praprusoj''. La setloteritorio de la dek du praprusaj triboj estis inter la riveroj [[Vistulo]] kaj ''Minija'' ([[germane]] ''Minge''), kiu - veninte de nordo - apud la urbo [[Šilutė]] ([[germane]] ''Heydekrug'') enfluas la [[delto]]n de la rivero [[Nemunas]].
 
La praprusaj runoj plejparte estis ĉizitaj en lignajn tabulojn aŭ bastonojn kaj tiel transdonitaj al la ricevanto de la mesaĝo.
 
<!-- [[Dosiero:Tirklo.jpg|thumbeta|<center>la "Tirklo", nekristana kultejo en Dzukio]]
[[Dosiero:Götterbild.jpg|thumbeta|<center>laLa baltaj ĉefaj dioj Patolos (dio de morto), Perkunos (dio de tondro kaj forto), Potrimpos (dio de fekundeco kaj vivo)]] -->
== Triboj ==
La dek du triboj setlis en korespondaj dek du praprusaj regionoj de la marborda parto de la nuna okcidenta Pollando (la eksa germana regiono ''Kulmerland'' kun ĉefurbo [[Toruń]], historie ''Thorn'') ĝis la regiono [[Skalvio]] kun la ĉefurbo [[Sovetsk|Tilsit]]. La setloregiono etendiĝis inter ambaŭ flankoj de la norda, apudmara parto de la rivero [[Vistulo]] ([[pole]] ''Wisła'') kaj ambaŭ flankoj de la okcidenta, apudmara parto de la rivero [[Nemunas]] (germane ''Memel'').
13 100

redaktoj