Esperanto-movado en Aŭstrio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 30:
 
== 1919-1933 ==
En 1919 komenciĝis nova vivo. Akademia Esperanto-Asocio estis restarigita de W. Illing. En [[Leoben]] kaj [[Donnawits]] laboris Lidl, en Innsbruck Bederlunger kaj [[Leo Blaas]], en Graz [[Karl Bartel]], [[Adolf Halbedl]] kaj [[Willibald Rogler]], en [[Eggenberg]] Pernegg, en Vieno Frey, Schamanek, Schroder, [Ludwig Siedl|Siedl]], Cech, Kaftan, Steinhauer ktp. Post kvinjara manko aperis gazeto "Nova Tempo", (vivis ĝis 1922), fondita de [[Franz Josef Schade]]; krome "La Esperantisto de d-ro [[Emil Pfeffer]] (ĉesis en 1921).
 
Je la 3-a de aprilo 1920 estis fondita Esperanto-Delegitaro en Vieno, ĉefe laŭ iniciato de [[Rudolf Kaftan]] kaj Zimmermann. Fondiĝis en 1921 grava grupo en [[Salzburg]] kaj okazis kursoj (ankaŭ poste) en la tiea Borromaum kaj en la Popolaltlernejo en [[Villach]] ([[Karintio]]). Esperanto alportis ankaŭ praktikan utilon: La 4-an de majo 1921 326 infanoj, speciale el Graz, forveturis al Hispanio per helpo de hispanaj Esperantistoj kaj restis tie 1-3 jarojn. En 1921 la membroj de la kursoj pliiĝis. Okazis multaj kursoj en Vieno, [[Melk]] (Österreicher), en Graz en la burĝlernejo Paulinum por 105 lernantoj (instruis Lander) kaj ankaŭ por la infanoj kaj ties gepatroj, kiuj veturis al Hispanujo (Hackl), en Leoben (Puntigam) en Innsbruck ([[Leo Blaas]], Egger), en Villach ktp.; krome en ĉeĥa gimnazio estis enkondukata Esperanto pere de d-ro [[Hugo Jokl]]. Viena Foiro en 1921 la unuan fojon eldonis varbprospektojn en Esperanto kaj daŭrigis tion ĝis 1926.
Linio 92:
'''Innitzer''' (iniĉer) Theodor, d-ro, kardinalo, princĉefepiskopo. Jam de jaroj li favoras E-n, vizitis IEMW kaj ĉeestis E-aranĝojn. Enkondukis E-n en la episkopan seminarion.
[[Ignaz Seipel|'''Seipel''']] (sajpel) Ignaz, d-ro, fama kanceliero, prelato; mortis en 1932. Li estis la unua eminentulo, kiu salutis la p roponon pri IEMW kaj tuj konsentis helpi. Al li E ŝuldas multon.
'''Schober''' (ŝober) Johann, d-ro, policprez. de Wien kaj poste kancelie-ro; mortis en 1932. Li estis granda amiko de E: kreis E-kursojn en la polica lernejo de Wien, ordonis E-in-signojn por la deĵorantaj policistoj, kiuj scipovis E-n. Helpis IEMW akiri hejmon en Neue Hofburg, vizitis la Muzeon 8 febr.1931.