Esperanto-movado en Aŭstrio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 30:
 
== 1919-1933 ==
En 1919 komenciĝis nova vivo. Akademia Esperanto-Asocio estis restarigita de W. Illing. En [[Leoben]] kaj [[Donnawits]] laboris Lidl, en Innsbruck Bederlunger kaj [[Leo Blaas]], en Graz [[Karl Bartel]], [[Adolf Halbedl]] kaj [[Willibald Rogler]], en [[Eggenberg]] Pernegg, en Vieno Frey, Schamanek, Schroder, [[Ludwig Siedl|Siedl]], Cech, Kaftan, Steinhauer ktp. Post kvinjara manko aperis gazeto "Nova Tempo", (vivis ĝis 1922), fondita de [[Franz Josef Schade]]; krome "La Esperantisto de d-ro [[Emil Pfeffer]] (ĉesis en 1921).
 
Je la 3-a de aprilo 1920 estis fondita Esperanto-Delegitaro en Vieno, ĉefe laŭ iniciato de [[Rudolf Kaftan]] kaj Zimmermann. Fondiĝis en 1921 grava grupo en [[Salzburg]] kaj okazis kursoj (ankaŭ poste) en la tiea Borromaum kaj en la Popolaltlernejo en [[Villach]] ([[Karintio]]). Esperanto alportis ankaŭ praktikan utilon: La 4-an de majo 1921 326 infanoj, speciale el Graz, forveturis al Hispanio per helpo de hispanaj Esperantistoj kaj restis tie 1-3 jarojn. En 1921 la membroj de la kursoj pliiĝis. Okazis multaj kursoj en Vieno, [[Melk]] (Österreicher), en Graz en la burĝlernejo Paulinum por 105 lernantoj (instruis Lander) kaj ankaŭ por la infanoj kaj ties gepatroj, kiuj veturis al Hispanujo (Hackl), en Leoben (Puntigam) en Innsbruck ([[Leo Blaas]], Egger), en Villach ktp.; krome en ĉeĥa gimnazio estis enkondukata Esperanto pere de d-ro [[Hugo Jokl]]. Viena Foiro en 1921 la unuan fojon eldonis varbprospektojn en Esperanto kaj daŭrigis tion ĝis 1926.
Linio 96:
'''Schober''' (ŝober) Johann, d-ro, policprez. de Wien kaj poste kancelie-ro; mortis en 1932. Li estis granda amiko de E: kreis E-kursojn en la polica lernejo de Wien, ordonis E-in-signojn por la deĵorantaj policistoj, kiuj scipovis E-n. Helpis IEMW akiri hejmon en Neue Hofburg, vizitis la Muzeon 8 febr.1931.
[[Engelbert Dollfuß|'''Dollfuss''']] Engelbert, d-ro, kanceliero. Akceptis la hon. prezecon de Int. Konferenco 1934 kaj la hon. membrecon de IEMW. Skribis belajn vortojn pri E.
 
'''Fey''' (faj) Emil, vickanceliero. Interesiĝis jam delonge pri Esperanto kaj helpis ofte. Bela eldiro pri Esperanto.