Diminuita kvinto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 37:
Ekde ĉiam oni rigardis la tritonon kiel malstabilegan intervalon, kiun oni komence plene evitis kaj poste almenaŭ sentis dissolvenda. Ĉi tiu dissolvotendenco zorgas por tio, ke la tritono havas ege [[Dominanto|dominantan]] karakteron kaj ĝiaj eroj funkcias kiel [[strebotono]]j. Je tio la direkto de la strebotona efiko ofte estas plursenca resp. facile inversigebla, kion ĉefe romantismaj muzikistoj volonte eluzis por realigo de ruzaj [[Modulado (muziko)|moduladoj]].
[[dosiero:Tritonus Differenztöne.jpg|right|350px]]
Originalan kialigon por ĉi tiuj interligitecoj liveris [[Paul Hindemith]] en sia muzikteoria verko ''Unterweisung im Tonsatz''<ref> [[Paul Hindemith]]: ''[[Unterweisung im Tonsatz]] (Theoretischer Teil)''. Schott, Majenco 1937, p. 104 ss </ref> konsiderante la kombinotonojn unua- kaj duarangajn.<ref group = "rim.">La diferenco inter la du frekvencoj de intervalo rezultigas la frekvencon de la diferenctono unuaranga. La frekvencdiferencon inter la pli malsupra intervaltono kaj la diferenctono unuaranga la liveras la frekvenco de la duaranga diferenctono.</ref> Li komparas la du variaĵojn de la tritono troveblajn en la malsupra parto de la [[suprotono]]serio, nome la pli malvastan formon kun la frekvencproporcio 7:5 (Huygens-a tritono) kaj la alia formo kun la frekvencproporcio 10:7 (Euler-a tritono). En la apuda notekzemplo oni vidas, ke je la malvasta formo f<sup>1</sup>&nbsp;–&nbsp;b<sup>1</sup> per kunefiko de la diferenctonoj ekestas kiel kompleta sono [[dominanta septakordo]] apartenanta al C-maĵoro, kio klare donas al la tritono la markitan dissolvotendencon. Je la vasta formo (kiu tiam pli ĝuste estas notenda kiel e♯<sup>1</sup>&nbsp;–&nbsp;h<sup>1</sup>) la dissolvodirekto inversiĝas, ĉar nun kune kun la diferenctonoj ekestas la dua inversigo de dominanta septakordo dissolvenda al F♯-maĵoro. La direkto de la dissolvotendenco je ĉi tiuj du (puragorditaj!) tritonovariaĵoj unusenca. Je aliaj variaĵoj, kiuj ĉiuj lokas inter ĉi tiuj du ekstremaj formoj, la dissolvotendeco estas pli necerta resp. plursenca, ĉar jen la diferenctonoj ne estas klaraj.
 
== Rimarkoj ==