Nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
==Priskribo==
La ekoregiono troviĝas inter altitudoj de 250 kaj 1 000 metroj en la norda parto de [[Okcidentaj Ghatoj]], ekde ilia norda ekstremo en la [[subŝtato]] [[Maharaŝtro]], tra [[Karnatako]] ĝis la transiraj arbaroj de Vajanad-Distrikto en [[Keralao]]. Ĝi ĉirkaŭas la ekoregionon Nordokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj, kiu situas super altitudo de 1 000 metroj. La ekoregiono okupas areon de 48 200 kvadrataj kilometroj. Ĝi okcidente estas limigita per la [[Malabar-marbordaj humidaj arbaroj]], kiuj troviĝas inter altitudo de 250 metroj kaj Malabara Marbordo. Je la norda ekstremo de Okcidentaj Ghatoj en sudorienta [[Guĝarato]], la ekoregiono okcidente limtuŝas la [[Sekaj deciduaj arbaroj de Katiarbar-Gir|Sekajn deciduajn arbarojn de Katiarbar-Gir]] kaj nordoriente la [[Narmad-valaj sekaj deciduaj arbaroj|Narmad-valajn sekajn deciduajn arbarojn]]. La Vajanad-arbaroj je la suda ekstremo de la ekoregiono markas la transiron al la [[Sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj]] en la sudo. Oriente, en la [[pluvombro]] de Ghatoj, troviĝas la ekoregiono de la Sud-dekkan-altebenaĵaj sekaj deciduaj arbaroj, kies [[Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj|tropikaj sekaj arbaroj]] kovras la orientajn piedmontetojn de Ghatoj.
 
==Flaŭro==
La [[vegetaĵaro]] estas influita de la sudokcidenta [[musono]] kaj konsistas el humidaj, tektonportantaj arbaroj, sentektonaj humidaj miksaj deciduaj arbaroj, kaj [[Sekundara arbaro|sekundaraj]] miksaj falfoliaj arbaroj. Karakterizaj arbospecioj inkludas ''Tectona grandis'', ''Grewia tiliaefolia'', ''Lagerstroemia lanceolata'', ''Dillenia pentagyna'', ''Kydia calycina'', ''Bambusa arundinacea'', ''Dalbergia latifolia'', ''Adina cordifolia'', ''Pterocarpus marsupium'', ''Xylia xylocarpa'', ''Wrighia tinctoria'', kaj ''Schleichera oleosa''.
 
==Vidu ankaŭ==
40 827

redaktoj