Heimberg BE: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 34:
==Historio==
La unua dokumentita mencio de Heimberg datiĝas el la jaro [[1146]] kiel ''Heimberc''. en la loko Bühlacker estis malkovritaj restaĵoj de [[Romio|romia]] setlejo. Inter 1146 kaj [[1175]] estis menciitaj la Baronoj de Heimberg. Ilia havaĵo estis heredita en la [[13-a jarcento]] parte de la [[Grafoj de Kiburgo]] parte de la Grafoj de Buchegg. en [[1384]] la kiburga havaĵo en Berna Oberlando estis akirita de la urbo [[Berno]]. La Senjorujo Heimberg fariĝis parto de la libera tribunalo de Steffisburg en la Voktejo Thun. Post la fino de la [[Helveta Revolucio]] en ĝi estis atribuita al la [[distrikto Thun]], kiu en la jaro [[2010]] estis integrita al la [[administra distrikto Thun|samnoma administra distrikto]]. En [[1869]] la ĝis tiam aŭtonoma komunumo [[Thungschneit]] estis integrita al Heimberg. En la 2-a duono de la 20-a jarcento en Heimberg komenciĝis pro la allogo de la [[aglomeraĵo]] de Thun kaj Steffisburg rapida evoluo kun granda kresko de la loĝantaro. <ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D527.php ''Anne-Marie Dubler'': ''Heimberg'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2007-12-05)]</ref>
 
==Partnerkomunumo==
Heimberg ek de [[1992]] havas komunuman partnerecon kun la urbo [[Horažďovice]] en [[Ĉeĥio]].
 
==Vidu ankaŭ==