Nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
==Flaŭro==
La [[vegetaĵaro]] estas influita de la sudokcidenta [[musono]] kaj konsistas el humidaj, tektonportantaj arbaroj, sentektonaj humidaj miksaj deciduaj arbaroj, kaj [[Sekundara arbaro|sekundaraj]] miksaj falfoliaj arbaroj. Karakterizaj arbospecioj inkludas ''Tectona grandis'', ''Grewia tiliaefolia'', ''Lagerstroemia lanceolata'', ''Dillenia pentagyna'', ''Kydia calycina'', ''Bambusa arundinacea'', ''Dalbergia latifolia'', ''Adina cordifolia'', ''Pterocarpus marsupium'', ''Xylia xylocarpa'', ''Wrighia tinctoria'', kaj ''Schleichera oleosa''. Arbareroj de [[ĉiamverda]]j arbaroj etendas en tiujn humidajn deciduajn arbarojn, kun [[Pluvarbaro|pluvarbaraj]] specioj kiaj ''[[Cinamomo|Cinnamomum]] malabaricum'', ''[[Sizigio|Syzygium]] gardneri'', ''[[Muskato|Myristica]] dactyloides'', ''Kneema attenuata'', kaj ''[[Diospiro|Diospyros]] sylvatica''. La tektonarbaroj sur [[Laterito|lateritaj]] [[grundo]]j havas tipan [[subarbaĵo]]n kiu entenas ''Cleistanthus collinus'', ''Holarrherna antidysenterica'', ''Bauhinia racemosa'', kaj ''Kydia calycina''. Gravaj [[grimpoplanto]]j inkludas ''Ichnocarpus frutescens'', ''Dioscorea'' spp., ''Butea superba'', ''Bauhinia vahlii'', kaj ''Smilax macrophylla''.
 
==Faŭno==
La ekoregiono gastigas okdek sep mamulospeciojn, sed kontraste al en la montaraj pluvarbaroj, neniuj estas endemiaj en la ekoregiono. Tamen, pluraj de la [[mamuloj]] en la ekoregiono estas endanĝerigitaj, inkluzive de [[tigro]], [[azia elefanto]], [[gaŭro]], ''Loris tardigradus'' ( [[lorisedoj]] ), [[Urso|hinda longlipa urso]], ''[[Bovenoj|Tetracerus quadricornis]]'', kaj [[giganta ratufo]].
 
==Vidu ankaŭ==
40 827

redaktoj