Nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
==Faŭno==
La ekoregiono gastigas okdek sep mamulospeciojn, sed kontraste al en la montaraj pluvarbaroj, neniuj estas endemiaj en la ekoregiono. Tamen, pluraj de la [[mamuloj]] en la ekoregiono estas endanĝerigitaj, inkluzive de [[tigro]], [[azia elefanto]], [[gaŭro]], ''Loris tardigradus'' ( [[lorisedoj]] ), [[Urso|hinda longlipa urso]], ''[[Bovenoj|Tetracerus quadricornis]]'', kaj [[giganta ratufo]].
 
Tigroj estis abundaj en tiuj arbaraj [[biotopo]]j, sed kaŭze de la vasta [[habitatoperdo]] kaj [[ĉasado]], la [[populacio]]j estis severe difektitaj. La suda sekcio de la ekoregiono limtuŝas [[Nilgirio|Nilgiri-Montetojn]], kiuj gastigas unu el la plej gravaj elefanto-populacioj.
 
La birdaro estas pli riĉa, kun pli ol 345 specioj, inkluzive de 5 preskaŭ-endemiaj specioj kiuj troviĝas ankaŭ en la najbara montar-arbara ekoregiono, nome : ''[[Columba (genro)|Columba elphinstonii]]'', ''Ocyceros griseus'' ( [[buceredoj]] ), ''Pycnonotus priocephalus'' ( [[piknonotedoj]] ), ''Turdoides subrufus'' ( [[timaliedoj]] ), ''Psittacula columboides'' ( ''Psittaculidae'' ).
 
==Vidu ankaŭ==
40 827

redaktoj