Vercors (montomasivo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 45:
Antaŭ ĉ. 11.000 jaroj komenciĝis la moderna [[varmoperiodo]]. Plian fojon la pejzaĝo ŝanĝiĝis tre rapide kaj grave, anstatau la malvarman stepon aperis [[pino]]- kaj [[betulo|betul]][[arbaro]]j. La nombro de la ĉaseblaj bestoj malpliiĝis, ibekso migris al pli altaj, nur tre malfacile atingeblaj altmontaraj regionoj, rangiferaj kaj ĉevalaj gregoj formigris norden. La homo devis akomodi sian vivmanieron; okazis transiro de la [[magdalenio|magdalenia kulturo]] al la [[azilio|azilia]]. La jam nur sporade aperantaj bestoj estis ĉasataj per sago kaj arko. La kavernoj estis ne plu loĝataj, la restadejo devis sekvi la ĉasbestojn, la fajroŝtonaj iloj ŝanĝiĝis al [[mikrolito]]j kun longo de 1-3 cm, kiuj ĝenerale uzeblis kiel tranĉa ilo aŭ parto de armilo (lanco- kaj sagopinto).
 
Tiutempe okazis ankaŭ la [[aldomigo]] de hundoj kaj la malrapida transiro de la nomada ĉasado al la pli lokligita paŝtado kaj agrokultivado. En Vercors, kiel ĝenerale en la Alpa regiono, tio okazis en tempo de antaŭ 6.000 – 4.000 jaroj. Hakiloj por pli grandaj arbohakadoj <!--laŭ Krause „senradikigoj”-->, [[keramikujo]]j por deponado de rikoltaĵoj, longtempaj setlejoj por la kreskanta loĝantaro karakterizis la mezan [[junŝtona epoko|junŝtonan epokon]]. Pro erc-manko en Vercors la tekniko de la fajroŝtono-prilaborado vivis plu, kreskante kvalite (falĉilo, serpo, ornamaĵo…) kaj kvante ([[eksporto]] el la [[altebenaĵo]] de [[VassieŭVassieux-en-Vercors]]). Nur proksime al la fino de la [[bronza epoko]] (antaŭ ĉ. 3750 – 2750 jaroj) en tiu regiono aperis metalprilaboro; precipe oni faras [[sagopinto]]jn kaj ornamaĵojn, sed paralele al tio, la prilaboro de fajroŝtonoj restis grava ekonomia branĉo. Poiome la socio de Vercors ŝanĝis sian vivmanieron je pli [[loksida vivo]] kaj uzis kiel dombestojn [[porko]]jn, [[bovo]]jn kaj [[ŝafo]]jn, sed ankaŭ la ĉasado plu ludis gravan rolon en la viandoprovizado. Ĉiam pli grandaj senarbarigoj en Vercors same kiel (hodiaŭ multnombre malkovritaj) muelejoj kaj pistujoj indikas la gravan disvastiĝon de la gren-ekonomio, sed ankaŭ la kreskon de la [[loĝantaro]].
Ĉ. [[-750]] invadis rajdantaj triboj kun feraj armiloj el la nordo en la Vercors-regionon (tombejo ĉe [[St-Thomas-en-Royans]]).