Ladislao Hunyadi: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
banuso
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 10:00, 21 apr. 2012

Grafo Ladislao Hunyadi [hunjadi], hungare Hunyadi László estis hungara tronoaspiranto kaj banuso.

Ladislao Hunyadi
Reliefo de Ladislao Hunyadi
Tombo de Ladislao Hunyadi

Ladislao Hunyadi naskiĝis en 1433 en Buda - mortis la 16-an de marto 1457, Buda.

Biografio

Ladislao Hunyadi estis la unua filo de János Hunyadi kaj Elizabeto Szilágyi. Li estis edukita por esti reĝo. En 1453 li ricevis la rangon grafo, poste banuso. Post 3 jaroj lia patro mortis, li tuj estis estis populara gvidanto, kiu jam batalis en diversaj bataloj. Okazis grava kontrasto inter Ladislao kaj Ladislao la 5-a. Fideluloj de Hunyadi murdis fidelulon de la reĝo. Poste la reĝo ĵuris por ne tuŝi la Hunyadi-idojn, tamen Ladislao Hunyadi estis senkapigita en Buda. Poste okazis tutlanda bruo. Baldaŭe pli juna frato de Ladislao Hunyadi iĝis la hungara reĝo, kiel Matiaso la 1-a.

Rememoroj

Tiu tragika sorto donis temon al hungaraj artistoj. Ferenc Erkel komponis operon en 1844. Sándor Petőfi verkis poemon en 1848. Gyula Benczúr kaj Viktor Madarász pentris pentraĵojn. En 2007 oni metis memortabulon al loko de la senkapigo.

Fontoj