Puĉo de la Sankta Silvestro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto: es:Golpe de Estado de San Silvestre estas artikolo leginda; cosmetic changes
Linio 17:
La registaro de [[David Dacko|Dacko]] spertis certajn problemojn en [[1964]] kaj [[1965]] : ekonomio suferis pro stagnado, ŝtata burokratismo ekis disfali, kaj la landlimoj de Centrafriko estis senĉese malrespektitaj, aŭ de la anoj de [[Patrice Lumumba]] sude, aŭ de la ribeluloj de la [[Liberiga Armeo de la Sudana Popolo]] oriente<small><ref name="Titleyp25">Titley 1997, p. 25</ref></small>. Pro premo de la plej radikalaj membroj de MESAN, sed ankaŭ por trovi novajn subtenantojn kaj aserti la sendependecon de la centrafrika eksterlanda politiko, Dacko iniciatis diplomatajn rilatojn kun la [[Ĉinio|Popola Respubliko de Ĉinio]] en [[septembro]] [[1964]]<small><ref name="Titleyp25"/></small>. Ĉina delegitaro, estrita de Meng Yieng kaj de aliaj agentoj de la ĉina reĝimo, tiam rondvojaĝis tra la lando, montrante [[Propagando|propagandajn]] komunistajn filmojn al lokuloj. Iom poste, Ĉinio konsentis al la Centr-Afrika Respubliko senrentan prunton da unu miliardo da [[afrika franko|afrikaj frankoj]] (t.e. 20 milionoj da [[Franca franko|francaj frankoj]])<small><ref>Van de Walle, Nicholas (July 1991), “[http://www.jstor.org/pss/722938 The Decline of the Franc Zone: Monetary Politics in Francophone Africa]”, African Affairs (Oxford University Press) 90 (360): 383–405</ref></small>. Tiu helpmono tamen ne sufiĉis, kaj ne preventis la riskon de baldaŭa financa krizo por la lando<small><ref name="Titleyp25"/></small>. Alia problemo de la centrafrika registaro estis ege dissemita [[korupto]]<small><ref>Lee 1969, p. 100</ref></small>. Bokassa opiniis, ke li devis faligi la Dacko-reĝimon por forigi la influon de komunismo kaj solvi ĉiujn problemojn de la lando. Laŭ Samuel Decalo, eksperto pri afrika politiko, la persona ambicio de Bokassa tamen estis la plej grava elemento, kiu decidigis lin organizi [[puĉo]]n kontraŭ David Dacko<small><ref>Decalo 1973</ref></small>.
 
En [[julio]] [[1965]], Dacko sendis Bokassa al [[Parizo]] kiel parton de la centrafrika delegitaro por la [[Nacia tago de Francio|nacia ceremonio de la 14-a de julio]]. La [[23-an de julio]] ĉeestis Bokassa alian ceremonion pri la malfondo de la militoficira lernejo, en kiu li trejnis antaŭ kelkaj jardekoj. Li sekve intencis reveni al la Centr-Afrika Respubliko, sed Dacko malpermesis lian returnvojaĝon<small><ref name="Titleyp25"/></small>. Bokassa dum la sekvaj monatoj provis akiri la subtenon de variaj amikoj en la franca kaj centrafrika armeoj. Dacko finfine cedis pro kreskanta premo kaj permesis en [[oktobro]] la revenon de sia kuzo. Bokassa poste asertis, ke Dacko cedis pro persona interveno de la [[Prezidento de la Respubliko (Francio)|franca prezidanto]] [[Charles de Gaulle]], kiu liadire diris al Dacko la jenon : "''Bokassa tuj revenu al sia posteno. Mi ne povas toleri la mistraktadon de mia militkompano''"<small><ref>Bokassa 1985, p. 24</ref></small>.
 
Rilatoj inter Dacko kaj Bokassa senĉese pliakriĝis. En [[decembro]], Dacko aprobis buĝetan pliigon de la ĝendarmaro de Izamo, kaj samtempe reĵetis la proponitan buĝeton por la armeo de Bokassa<small><ref name="Titleyp26">Titley 1997, p. 26</ref></small>. Bokassa tiam malkaŝis al amikoj, ke ĝenis lin la konduto de Dacko, tiel ke li "''planis puĉon''"<small><ref name="Peanp15"/></small>. Dacko dume volis anstataŭigi Bokassa per Izamo kiel sia persona militista konsilanto, kaj intencis faciligi la rangaltiĝon de la oficiroj plej lojalaj al la reĝimo, je la malprofito de Bokassa kaj ties kunuloj<small><ref name="Titleyp26"/></small>. Dacko tute ne kaŝis sian planon por formovi Bokassa : li ekzemple parolis pri tio al maljunuloj de la vilaĝo [[Bobangui]], kiuj sekve informis Bokassa pri la danĝero. La kolonelo do konsciis, ke necesis agi kontraŭ Dacko kiel eble plej rapide : li tamen timis, ke lia 500-homa armeo ne sufiĉus kontraŭ la ĝendarmaro kaj la prezidanta gardistaro<small><ref name="Titleyp26"/></small>. Li cetere projektis, ke Francio eble intervenus por helpi Dacko, kiel okazis post la puĉo de la [[23-a de februaro]] [[1964]] en [[Gabono]] kontraŭ la prezidanto [[Léon M'ba]] : post kiam ili sciiĝis pri la puĉo el la gabona vicprezidanto, la franca registaro bezonis nur kelkajn horojn por sendi paraŝutistojn kaj restarigi la reĝimon de M'ba<small><ref name="Titleyp26"/></small>.
Linio 37:
{{cquote|''Centrafrikanoj ! Centrafrikanoj ! Jen kolonelo Bokassa parolanta al vi. Ekde la tria matene, via armeo kontrolas la registaron. La Dacko-registaro rezignis. Nun tuŝeblas la horo de justeco. Burĝeco estas aboliciita. Nova erao de egaleco inter ĉiuj komencis. Centrafrikanoj, ĉie kie vi estas, estu certaj, ke la armeo defendos vin kaj viajn havaĵojn ''(...)'' Longe vivu la Centr-Afrika Respubliko !<small><ref name="Titleyp28"/></small>}}
|}</center>
<br />
 
== Sekvaĵoj ==
Linio 72:
 
{{elstara}}
 
[[Kategorio:Historio de Centr-Afrika Respubliko]]
[[Kategorio:Puĉoj|Sankta Silvestro]]
 
{{LigoElstara|en}}
{{LigoLeginda|es}}
 
[[en:Saint-Sylvestre coup d'état]]