Registro (orgeno): Malsamoj inter versioj

17 bitokojn aldonis ,  antaŭ 8 jaroj
e
roboto: ja:ストップ (オルガン) estas artikolo leginda; cosmetic changes
e (r2.5.4) (robota aldono de: pl:Register (organy))
e (roboto: ja:ストップ (オルガン) estas artikolo leginda; cosmetic changes)
'''Registro''' ĉe [[orgeno]] estas vico da [[orgenfajfilo|fajfiloj]], kiu etendiĝas sur la tutan tonamplekson de unu [[sonkoloro]] kaj kiu estas en- aŭ forŝaltebla kiel unuo. Ĉe la plej multaj registroj je unu klavo eksonas ekzakte unu fajfilo, ĉe la t.n. miksitaj pluraj. Kutime ĉiu registro estas firme alordigita al unu [[klavaro]].
 
== Registrado kaj registraĵo ==
 
Ĉe la plej multaj orgenoj la orgenisto manipulas la registrojn, eltirante ''registrotirilojn'' ĉe la [[Ludotablo (orgeno)|ludotablo]] por la elŝaltado kaj maltirante ilin por la forŝaltado; pro tio ankaŭ la nocioj „tiri“ kaj „maltiri“ por la en- kaj elŝaltado de registroj. Krome ekzistas ankaŭ leviloj horizontale aŭ vertikale forŝovendaj, baskuloj, lamenoj aŭ premklavoj. La registroj estas mastrumataj aŭ mekanike (per registrotiriloj) aŭ pneŭmatike resp. elektre (prembutonoj, baskuloj ktp., foje ankaŭ je tiuj ĉi per tiriloj).
La registroj povas havi diferencajn [[tonalto]]jn, je kio la tonalto estas indikata per la t.n. ''futotona nombro'': Tiel oni nomas registron en normalpozicio kiel 8′-registro, ĉar la plej malalta fajfilo (granda C) de malferma labioregistro longas 8 ''[[futo]]jn'' (1 futo = ĉ. 32 cm).
[[Dosiero:Pipelength001 modified.png|thumb||370px|Interligo inter futonombro, oktavpozicio kaj grandeco de malferma labiofajfilo (1′ = 1 futo = ca. 32 cm)]]
[[Dosiero:Obertonsynthese Orgel.jpg|thumb|right|350px|supratona sintezo de orgeno: ludataj tonoj (supre), eksonantaj tonoj (malsupre)]]
{| class="prettytable"
|64′
=== Nomoj de la tonalto ===
 
Dum kiam en modernaj orgenoj la ekzakta futmezuro venkis, paralele ekzistas aliaj tonaltonomoj. Precipe la nomado per romiaj nombroj ofte kaŭzas konfuziĝon, ĉar tiuj ĉi nombroj indikas en Italio la tonalton, en aliaj landoj tamen la ĥornombron (la nombro de fajfiloj por unu tono) de miksitaj voĉoj. Sur la ibera duoninsulo pli kutimas la ''palmo'' (hispane: spano, mallonge: ''p'') ol la ''futo''. Transkalkulo: 13p = 8′.
 
{| class="prettytable"
La futpozicioj 1<sup>1</sup>/<sub>7</sub>′, <sup>8</sup>/<sub>9</sub>′ kaj pli altaj alikvotoj same kiel alikvotoj pri 64′ kaj 32′ kutime estas indikataj per ekzakta futmezuro. Por la maloftega 64′ ne ekzistas unuecaj indikoj, kvankam ankaŭ tiuj ĉi registroj fakte ĉiam havas aldonan signon 64′. La indiko per orda numeralo markas la klavon, kiu je tirita bazregistro, do se ne alimaniere indikita 8′, sonigas la saman tono kiel la laŭe nomata registro sur la klavo C. Estas indikata la distanco de la plentonoklavoj ekde la klavo C, je kio la nombrado komencas sur la klavo C per I. Tiu ĉi sistemo kun plenskribitaj ordaj numeraloj estas disvastigita krom en hispanlingvaj landoj ankaŭ en portugallingvaj, itallingvaj kaj anglolingvaj landoj. La sistemo estas nur uzebla por la oktavoj, la kvintoj (trionfuto), la tercio (kvinonfuto) kaj la nono (naŭonfuto), ĉar por la septimo (seponfuto) kaj pli altaj alikvotoj ol la nono la distanco al la klavo C finiĝas sur duontonoklavo. Sed ĉar iom pli malnovaj orgenoj aparte de tio finiĝas je la tercio (kvinonfuto), tio ĉi ne montriĝis probleme. En ampleksaj dokumentadoj pri orgeno la ordaj numeraloj, plejparte skribitaj en barataj cifroj, ankaŭ estas uzataj por la kunmetaĵo de miksitaj voĉoj.
 
La indikoj 12′ kaj 24′ havas plurajn signifojn:<br />
En Italio 12′ signifas 8′, kiu jam komencas sur la klavo kontra-F, 24′ laŭe 16′. En malnovaj italaj orgenoj la manual- kaj pedalaramplekso etendiĝas foje pli malalten ol ĝis la alikaze kutima C, ekz. ĝis la kontra-F aŭ eĉ ĝis la kontra-C.<br />
En malnovaj orgenoj norde de la Alpoj 12′ signifas 16′, kiu komencas nur ekde la klavo F, 24′ laŭas 32′ ekde klavo F. Manual- kaj pedalaramplekso etendiĝas ĉikaze kutime nur ĝis la klavo C.
En malnovaj orgenoj norde de la Alpoj 12′ signifas foje ankaŭ kvinton &nbsp;10<sup>2</sup>/<sub>3</sub>′.
 
* La ''Cornet d'Écho'' similas al récit, ĝi staras en la eĥopozitivo aŭ unuope, plejofte en lignokesto, por ke la sono estu dampita.
 
La supra klasifikado validas nur por grandaj orgenoj. En pli malgrandaj instrumentoj plejofte staras nur ''cornet 8′ 5obla'' en la ĉefa suborgeno (nur diskanto). En la dua manualverko kutime ekzistas la ebleco kunmeti kornetmiksaĵo el unuopaj registroj. Tiu ĉi t.n. ''cornet décomposé'' konsistas el ''bourdon'' 8′, ''prestant'' 4′, ''nasard'' 2<sup>2</sup>/<sub>3</sub>′, ''quarte de nasard'' (kvarto super la ''nasard'' = 2′) kaj ''tierce'' (1<sup>3</sup>/<sub>5</sub>′).
 
''Surbenkigita'' nomiĝas kornetoj, kiujn oni starigas plialten malantaŭ la fasadon, por ke ili sonu pli rekte. Tiu ĉi konstrumaniero kutimas je francaj orgenoj.
Foje oni trafas sur ''akustikan bason'' (virtuala baso). Je tio oni utiligas la akstikan fenomenon de la [[Rezidua tono|reziduaj tonoj]] por ŝpari kostojn, spacon kaj pezon por grandegaj fajfiloj.
 
Akustika 32′-registro kosistas el la du labiofajfilvicoj oktavo 16′ kaj kvinto 10<sup>2</sup>/<sub>3</sub>′. La perceptebla ''[[rezidua tono]]'' estas tiu de relative mallaŭta 32′-registro. Sonaj kialoj preferigas por la oktavo malfermajn kaj por la kvinto fermajn labiofajfiojn. La implikita oktavo ĉiam ankaŭ disponeblas kiel unuopa registro. La plejmultaj iam konstruitaj 64′-labioregistroj estas almenaŭ en la plej malalta oktavo akustikaj registroj konsistantaj el oktavo 32′ kaj kvinto 21<sup>1</sup>/<sub>3</sub>′, kio preteras la problemon devi konstrui fajfilojn sonontajn malsupre de la homa aŭdlimo. Sistemkondiĉite akustika registro ne nepre atingas la sonvolumenon de registro kun propraj fajfiloj en la laŭa futotonpozicio. Akustikaj registroj povas transiri je pli alta pozicio en registrojn kun propra fajfilaro por la laŭa futotonpozicio, kiu pro sonaj kialoj plue kunkondukas la oktavon kaj la kvinton. 64′-registro en la pedalaro do havas jenan strukturon: klavoj C-B: 32′ + 21<sup>1</sup>/<sub>3</sub>′, ekde klavo c<sup>0</sup>: 64′ + 32′ + 21<sup>1</sup>/<sub>3</sub>′. Je tio oni utiligas por la 64′-fajfiloj ekde c<sup>0</sup> kutime ekzistantan oktavon 32′ per [[Registro (orgeno)#Ekstenso|ekstensado]].<br /><br />
[[Dosiero:64feet_2_3r.png|300px]]
 
Altpremoregistroj ekestis kiel teknikaj novigaĵoj en la orgenkonstruo de la [[19-a jarcento]] kaj estis konstruitaj ekzemple de [[Aristide Cavaillé-Coll]]. En la franca, angla kaj usona orgenkonstruo ili estas pli kutimaj ol en la germana. Laŭnome oni ekkonas altpremajn registrojn je ilia prefiksa nomero „stentor-“ (ekz. ''stentorfluto'', ''stentorvjolgambo'', ''stentordiapasono''), nomataj laŭ la greka fabelulo [[Stentor]], batalanto en la [[Troja milito]], kiu laŭdire povis paroli resp. voki tiom laŭte kiom kvindek homoj samtempe. Tipaj nomoj de altpremaj registroj konsistantaj el lamenfajfiloj estas ''tuba mirabilis'' kaj ''royal Trumpet''.
 
Altpremoregistroj bezonas, se ili konstistas el labiofajfiloj, aparte larĝajn [[labio|labiojn]]jn, por ke la alta ventpremo transformiĝu en la dezirata laŭtecon. Foje altpremregistraj fajfiloj havas ankaŭ du labiojn je kontraŭaj flankoj, do je la fronto kaj malfronto (ekz. je la ''synthematophon'', inventita en [[1906]] de la firmao [[Eberhard Friedrich Walcker|E.&nbsp;F.&nbsp;Walcker]]). La germana orgenkonstruisto [[Friedrich Weigle|Wilhelm Theodor Friedrich Weigle]] (1850–1906) inventis en [[1901]] apartan specon de altprema registro, la t.n. ''serafonvoĉoj'', je kiuj ambaŭ labioj najbaras sur la fajfilfronto kaj trafas unu sur la alian laŭ rekta aŭ obtuza angulo.
 
=== Batotonaj registroj ===
Je batotonaj registroj eksonas du fajfilvicoj samtempe, kiuj estas iomete misagorditaj unu kun la alia, kaŭzante tiel batotonon. Ekzemploj estas ''unda maris'' (lat. „marondo“, plejparte el fermaj fajfiloj), ''vox coelestis'' resp. ''voix céleste'' (latine resp. france „ĉiela voĉo“, el arĉinstrumentaj registroj), kaj en italaj orgenoj ''voce umana'' (ital. „homa voĉo“, el principaloj). Batotonaj registroj sonas plejparte en 8′-pozicio.
[[ImageDosiero:Weingarten_Gablerorgel_Pedalglocken.jpg|thumb|right|400px|pedalkariljono de la Gabler-orgeno en Weingarten]]
 
== Krom- kaj efektregistoj ==
 
Kiel orgenregistroj oni plejvastasence signifas ankaŭ la [[tremsonigilo]]n kaj [[Ludhelpilo (orgeno) |ludhelpilojn]] ekfunkcieblajn per registrotiriloj, kiel ekz. [[Konektilo (orgeno)|konektiloj]], [[kombiniloj (orgeno)|kombiniloj]] kaj barvalvoj, samkiel [[balgotretanto|balgotretant-alvoko]] kaj la same per enŝalteblaj mekanikaj ludiloj kaj specialefektoj kiel ekz. [[cimbalstelo]], [[kukuo (orgeno)|kukuo]], [[najtingalo (orgeno)|najtingalo]], timbalo, [[tondro (orgeno)|tondro]] kaj kariljono. Plua helpilo je la registrado estas la [[registrokateno]].
 
 
 
{{Tradukitaĵo|de|Register (Orgel)|revizio=40818649|enmetrevizio=1512788}}
{{LigoLeginda|de}}
 
[[Kategorio:Orgenregistroj| ]]
[[Kategorio:Orgeno]]
 
{{LigoLeginda|de}}
{{LigoLeginda|ja}}
 
[[de:Register (Orgel)]]
147 610

redaktoj