Oktobrofesto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Riparis duoblan alidirekton al Oktoberfesto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Oktoberfesto''' ({{de}} ''Oktobrofest'') estas la monde plej granda [[kermeso]]. Ĝi okazas ĉiujare en [[Munkeno]] sur la [[Tereza Herbejo]] kaj allogas proksimume ses milionojn da vizitantoj.
#ALIDIREKTU [[Oktoberfesto]]
 
[[Dosiero:Oktobrofesto_enirejo.jpg|thumbnail|right|Enirejo]]
La festo proponas ĉiuspecajn kermesajn amuzilojn, sed estas plej konata pro la [[biero]] verŝata en grandegaj tendoj en unulitraj kruĉoj. Mezume ĉiu vizitanto konsumas unu tian litron; sed ĉar tiu kalkulo inkluzivas infanojn, multaj trinkas pli.
 
== Historio ==
La unua oktobrofesto okazis je la [[12-a de oktobro]] [[1810]] por publike festi la geedziĝon de [[Ludoviko la 1-a (Bavario)|kronprinco Ludoviko]] kaj princino ''Therese von Sachsen-Hildburgshausen''. Centra evento de la festo estis ĉevalkonkurso sur granda herbejo antaŭ la urbo, je la [[17-a de oktobro]]. Honore al la novedzino tiu herbejo ricevis la nomon ''[[Theresienwiese]]'' (= Tereza Herbejo).
 
[[Dosiero:Olympia Looping - Oktoberfest 2005 - 4.jpg|thumbnail|Karuselo "Olimpika Lopo"]]
La ĉiujara aranĝo de la festo iĝis tradicio, kvankam ĝis [[nun en 2010|nun]] oni 24 fojojn devis nuligi la feston pro milito, epidemio aŭ ĝenerala mizero. De [[1819]] la urbo organizas la feston. Poste oni decidis komenci ĝin jam en septembro (pro pli bona vetero).
 
De [[1880]] oni verŝas bieron, unue en budoj aŭ tendoj, kiuj proponis ankaŭ [[danco|dancejojn]] aŭ [[keglo]]ludejojn. Fine de la [[19-a jarcento]] oni forigis tiujn amuzilojn por havi pli da spaco por sidi. Nun la bierejoj proponas nur manĝaĵojn, trinkaĵojn (ankaŭ senalkoholajn) kaj muzikon.
 
De [[1950]] okazas oficiala malfermo kun 12 [[pafo]]j kaj ekmalŝtopo de la unua bierbarelo fare de la ĉefurbestro, en bierejo ''Schottenhamel''. Tiun tradicion enkondukis ĉefurbestro [[Thomas Wimmer]], bavare nomita ''Wimmer-Dammerl''. La ekmalŝtopo estas ceremonio observata de granda publiko kaj ĵurnalistoj. Kiam ekoficis la [[nun en 2010|nuna]] urbestro [[Christian Ude]], necesis rearanĝi la ceremonion, ĉar li estas maldekstramanulo.
 
La plej malĝojiga festo okazis en [[1980]], kiam ĉe la enirejo de la festo okazis bombo-atenco, mortiganta dek tri homojn kaj vundanta ĉ. 200.
 
Tradicie la bierfarejoj por la festo produktas specialan "festan" bieron, kiu havas pli da esenco kaj pli da alkoholo. Tiu biero estas aĉetebla en vendejoj, sed ne plu verŝata en la festejo, ĉar ĝia efiko surprizis tro da vizitantoj.
 
[[Dosiero:Oktoberfest_at_night.jpg|thumbnail|left|Nokta vido de sur la "radego"]]
 
== Kelkaj nombroj ==
* La festo daŭras iom pli ol du semajnojn. Ĝi komenciĝas la sabaton antaŭ la dua lasta dimanĉo en septembro kaj finiĝas la unuan dimanĉon en oktobro. Se tiu dimanĉo estas la 1-a aŭ 2-a de oktobro, la festo daŭras ĝis la 3-a de oktobro, nacia festotago de [[Germanio]].
* Ĉiujare venas ĉirkaŭ ses milionoj da vizitantoj kaj trinkas inter kvin kaj ses milionojn da litroj da biero. Entute Munkeno konsumas en tiu tempo 30 % de la jara produktaĵo de la munkenaj bierfarejoj, konsumataj en ĉ. 5 % de la jaro.
* La festejo havas 100.000 sidlokojn kaj 1.440 necesejojn.
* En la festejo laboras 12.000 homoj, inter ili 1.600 kelneroj.
* La festejo konsumas ĉ. 2.900.000 kWh da elektra energio, t. e. ĉ. sepono de la elektrokonsumo de la urbo. Krome ĝi konsumas ĉ. 200.000 m³ da [[metano]].
 
== Imitado ==
 
En pluraj landoj oni transprenis la tradicion fari aŭtunan bierfeston, kaj parte eĉ la nomon. Ankaŭ en [[Brazilo]] ekzistas '''Oktoberfest''' en urbo [[Blumenau]], kie oni parolas la [[germana lingvo|germanan]].
 
{{commons|Oktoberfest}}
 
[[Kategorio:Festoj]]
[[Kategorio:Munkeno]]
 
{{LigoElstara|af}}
{{LigoElstara|hu}}
{{LigoElstara|ru}}
{{LigoLeginda|de}}
{{LigoLeginda|fr}}
 
[[af:Oktoberfest]]
[[ar:أوكتوبرفست]]
[[bar:Wiesn]]
[[bg:Октоберфест]]
[[br:Oktoberfest]]
[[bs:Oktoberfest]]
[[cs:Oktoberfest]]
[[da:Oktoberfest]]
[[de:Oktoberfest]]
[[el:Οκτόμπερφεστ]]
[[en:Oktoberfest]]
[[es:Oktoberfest]]
[[eu:Oktoberfest]]
[[fa:جشن اکتبر]]
[[fi:Oktoberfest]]
[[fr:Oktoberfest]]
[[fy:Oktoberfest]]
[[gl:Oktoberfest]]
[[he:אוקטוברפסט]]
[[hr:Oktoberfest]]
[[hu:Oktoberfest]]
[[id:Oktoberfest]]
[[io:Oktoberfest]]
[[is:Oktoberfest]]
[[it:Oktoberfest]]
[[ja:オクトーバーフェスト]]
[[ka:ოქტობერფესტი]]
[[ko:뮌헨 10월 맥주축제]]
[[la:Festum Octobre]]
[[lv:Oktoberfest]]
[[mk:Октоберфест]]
[[ms:Oktoberfest]]
[[nds:Oktoberfest]]
[[nl:Oktoberfest]]
[[no:Oktoberfest]]
[[pl:Oktoberfest]]
[[pt:Oktoberfest]]
[[ro:Oktoberfest]]
[[ru:Октоберфест]]
[[sah:Өктөбэфест]]
[[simple:Oktoberfest]]
[[sk:Oktoberfest]]
[[sl:Oktoberfest]]
[[sr:Октоберфест]]
[[sv:Oktoberfest]]
[[szl:Oktoberfest]]
[[th:อ็อกโทเบอร์เฟสต์]]
[[tr:Oktoberfest]]
[[uk:Октоберфест]]
[[vi:Lễ hội tháng Mười]]
[[zh:慕尼黑啤酒节]]