Primolo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ripchip Bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota forigo de: ro:Ciuboţica Cucului
Neniu resumo de redakto
Linio 15:
multaj; vidu tekston
}}
'''Primolo''' (''Primula'') estas genro el la [[primolacoj]], kun pli ol 500 specioj. Ili kreskas ĉefe sur la norda hemisfero, en la malvarmaj kaj montaraj regionoj. La primoloj estas malrapide kreskantaj, ĝenerale [[Unujara planto|ĉiujaraj]] (malofte [[Dujara planto|dujaraj]]), moltigaj plantoj. Plimulto de la specioj altas 25–50 cm, sed ekzistas ankaŭ plantoj kun alteco de 5 cm kaj eĉ 120 cm. Oni kultivas multajn speciojn kiel ornamplantojn pro iliaj belegaj floroj.
 
La tigo de la primoloj estas mallonga, ofte mankanta. La folioj estas tigetaj, longaj, svelatj aŭ rondformaj, ofte starantaj en grundfoliaro. Sur la folia dorso, la ĉefa vejno (kaj ofte la alkondukaj vejnetoj) estas ŝveliĝantaj. La floroj estas unuopaj kaj sidas sur longa pedunklo aŭ staras en nedensa umbelo. La kaliko kaj la korolo estas kunkreskinta, kvinmembra, la [[korolo]] estas ruĝa, purpura, rozkolora, blua, blanka aŭ flava.