Aleksandr Puŝkin: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota aldono de: crh:Aleksandr Puşkin
BorisVM (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 25:
Jam dum licea studado Puŝkin estis akceptita en literaturan societon "[[Arzamas]]", kiu kontraŭis rutinon kaj arkaikecon en literaturo.
 
Puŝkin finis la liceon en [[1817]], kun rango de kolegia sekretario (10-a klaso el 14 ekzistantaj) kaj ricevis postenon en la Kolegio pri Eksterlandaj Aferoj. En [[1819]] li aliĝas literatur-teatran societon "Verda lampo", amikas kun multaj agantoj de onta [[decembrista revolucio|decembra ribelo]], kvankam mem ne partoprenas la konspiron. Tiam li verkis plurajn epigramojn kaj politikajn poemojn. Pro tiuj poemoj li en [[1820]] estis vokita al la general-guberniestro de Peterburgo. Al li minacis ekzilo al [[Siberio]], tamen influhavaj amikoj sukcesis anstataŭi tion per postenigo en la urbo Jekaterinoslav (nun [[Dnepropetrovsk]]). Poste li devis servi en [[Kiŝinevo]] kaj [[Odeso]]. Pro komplika situacio, formiĝinta ĉirkaŭ Puŝkin en Odeso, en [[1824]] li petis eksigon el ŝtata ofico kaj estis direktita en la bienon de siaj gepatroj [[:ru:Михайловское (Псковская область)|Miĥajlovskoje]] ([[Pskov]]a provinco) por vivi tie sub kontrolo.
 
En [[1826]] Puŝkin estis vokita al nova imperiestro [[Nikolao la 1-a (Rusio)|Nikolao la 1-a]], al li estis persone garantiita la protekto kaj liberigo de cenzuro. Tamen en 1828 okazis esploro pro kelkaj akraj verkoj de Puŝkin; la caro ordonis ĉesigi la aferon, tamen Puŝkin trafis sub kaŝitan polican kontrolon.