Urbodomo de Bremeno: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
AndyHM (diskuto | kontribuoj) Nova paĝo: {{Informkesto Monda Heredaĵo |Nomo = Urbodomo de Bremeno |Bildo = 250px |Priskribo = |Lando = Germanio |Tipo = kultura heredaĵo |Kriterioj = iii... |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 12:02, 25 apr. 2012
La konstruaĵo Urbodomo de Bremeno (Bremer Rathaus) estas unu el la plej gravaj ekzemploj de la gotika arkitekturo en Eŭropo. En la jaro 2004 ĝi estis nomumita Monda heredaĵo de Unesko, kune kun la Statuo de Rolando. La konstruaĵo estas sidejo de la Senato, de la senatestro kaj la urbestro de Bremeno.
Urbodomo de Bremeno | ||
---|---|---|
Monda heredaĵo | ||
Lando | Germanio | |
Tipo | kultura heredaĵo | |
Kriterioj | iii, iv, vi | |
Fonto | 193 | |
Regiono** | Eŭropo kaj Nordameriko | |
Geografia situo | 53° 4′ 33″ N, 8° 48′ 27″ O (mapo)53.07598.8076Koordinatoj: 53° 4′ 33″ N, 8° 48′ 27″ O (mapo) | |
Koordinatoj | 53° 4′ 33″ N 8° 48′ 26″ O / 53.07583 °N, 8.80722 °O (mapo) | |
Registra historio | ||
Registrado | 2004 (28-a sesio) | |
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. ** Regiono laŭ Unesko. | ||
La urbodomo situas en la bazarplaco (Marktplatz) en la historia urboparto de la urbo. En la jaro 1251 oni mencias urbodomon kun la nomo domus consulum, kiu troviĝis en la angulo de la stratoj Söberstrasse kaj Obernstrasse. Ĉirkaŭ 1400, en la pinto de la disvolviĝo de la urbo, oni planis la konstruadon de nova urbodomo. Ĉi tiu estis konstruita inter 1405 kaj 1410.