Balsaso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Río Balsas desde Coyuca de Catalán.JPG|thumb|220px|Balsaso]]
[[Dosiero:Mezcala Bridge - Mexico edit1.jpg|thumb|260px|Panorama bildo de la Mezkala-Ponto ekde la suda flanko de Balsaso ( tie konata kiel Mezkala-Rivero ).]]
'''Balsas-Rivero''', aŭ Esperantigite '''[[Balsaso (rivero)|Balsaso]]''', estas [[rivero]] en sud-centra [[Meksiko]] kiu drenas la vastan Balsasan [[Akvokolekta areo|Basenon]] ( grabenon[[grabeno]]n ). Kun longeco de ĉirkaŭ 771 kilometroj ĝi estas unu el la plej longaj riveroj en Meksiko. Balsaso originas je la konfluo de Rivero San Martino kaj Zahuapan-Rivero en la [[subŝtato]] de [[Pŭeblo]]. Ekde tie ĝi fluas sudokcidenten kaj poste okcidenten tra la subŝtato de [[Gerero]], konstituante la limon inter Gerero kaj la subŝtato de [[Miĉoakano]]. La rivero malpleniĝas en la [[Pacifika Oceano|Pacifikan Oceanon]] je Mangrove Point, apud la urbo de Lázaro Cárdenas, Miĉoakano.
 
La rivero havas iom da diferencajn nomojn laŭlonge de sia kuro, inkluzive '''Atojak-Rivero''' en Pŭeblo kaj '''Mezkalo''' en Gerero. Estas iom da rapidfluejoj laŭlonge de Balsaso, kaj ĝi estas [[resurso]] de [[Hidroelektra centralo|hidroelektra]] generad-kapacito kaj utilas por [[irigacio]].
 
La [[Balsasaj sekaj arbaroj]] okupas grandparton de Balsasa Baseno. La origino de [[maizo]] situas en Balsas-[[Valo]].
 
{{Portalo Geografio}}
 
[[Kategorio:Riveroj en Meksiko]]