Tajdo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JackieBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: frr:Tidjen
e |eta
Linio 1:
{| border=0 cellpadding=1 cellspacing=0 align=right
|- align=center
|[[Dosiero:Bay of Fundy Low Tide.jpg|thumbeta|150px|<center>[[Golfo de Fundy]] ĉe alflu-reflu-cikla minimumo]]
|[[Dosiero:Bay of Fundy High Tide.jpg|thumbeta|160px|<center>[[Golfo de Fundy]] ĉe alflu-reflu-cikla maksimumo]]
|}
'''Tajdo''' (aŭ '''alflu-reflu-ciklo''') estas la perioda altiĝo kaj malaltiĝo de la supraĵo de [[Oceano|oceanoj]], [[Golfo|golfoj]] ktp. ĉefe pro la interagoj de la [[Gravito|mas-altirforto]] inter la [[luno]], [[suno]] kaj [[tero]]<ref>Tio estas la difino laŭ la internacia normo ISO 19018:2004: ''Ships and marine technology -- Terms, abbreviations, graphical symbols and concepts on navigation''. Ĝenevo, International Organization for Standardization.</ref>.
Linio 24:
 
== Kaŭzo ==
[[Dosiero:Orbit3.gif|thumb|righteta|200px|Rivoluo de la sistemo tero-luno ĉirkaŭ ties komuna pezcentro]]
[[Dosiero:Tide overview eo.svg|thumbeta|450px|Skemo de la luna parto de la tajdoj]]
 
La ĉefa (sed ne nura) kaŭzo de la aflu-reflu-ciklo estas la mas-altirforto de la luno. La sistemo tero-luno rivoluas ĉirkaŭ sia komuna pezcentro (kiu situas ene de la terglobo inter ĉi ties centro kaj tiu loko de la tersupraĵo, super kiu la luno staras [[Zenito|zenite]]). Sekve de la rivoluo ĉirkaŭ la komuna pezcentro estiĝas decentra rivolua forto, kiu en ĉiu punkto de la tersupraĵo havas la saman absolutan valoron kaj estas direktita for de la luno<ref>Tiu ĉi rivolua forto ne estu interkonfuzata kun la decentra rivolua forto kaŭzata de la rotacio de la tero ĉirkaŭ ĝia akso. Pria ilustraĵo estas en Kumm, Werner: ''Gezeitenkunde – Theorie und Praxis'', Bielefeld, Klasing, 1992, p. 36.</ref>. Tiuj marpartoj A, kiuj estas plej proksimaj al la luno estas de tiu ĉi plej forte altirataj. Tiuj marpartoj B, kiuj estas plej malproksimaj al la luno, estas de tiu ĉi ankaŭ altirataj, sed pro la pli granda distanco malpli forte, ol la marpartoj A. Por la marpartoj A la rezulta forto (= decentra rivolua forto for de la luno plus altirforto de luno en la direkto al la luno) estigas zenitan "monton" konsistantan el alfluinta akvo, do "alflu-monton". Por la marpartoj B (en la kontraŭa loko sur la terglobo, super kiu la luno staras malzenite) la rezulta forto (= decentra rivolua forto for de la luno plus altirforto de luno en la direkto al la luno) estigas malzenitan alflu-monton. Estas notinde, ke la rezultaj fortoj, kiujn spertas la marpartoj A kaj B, havas preskaŭ la saman absolutan valoron. En la plej multaj lokoj okazas meznombre du alfluoj ene de unu lun-tago (ties daŭro: 24 horoj kaj 50 minutoj). La efiko de la suno estas simila, sed – malgraŭ pli granda maso – malpli forta pro la pli granda distanco. Sekve de la diversaj marprofundoj, situoj de akvo kaj tero, terrotacio, malmoviĝemo de la akvo kaj pliaj efikoj rezultas ĉiutage por ĉiuj lokoj apartaj deflankiĝoj disde alflu-reflu-ciklaj meznombraj valoroj, tiel ke ekzemple de unu alflu-reflu-cikla maksimumo al la sekva ordinare ne pasas precize la tempo de duona lun-tago (12 horoj kaj 25 minutoj). Tian kaj similajn deflankiĝojn oni nomas ne-egalaĵoj. ''Ne-egalaĵo'' estas do la diferenco de unuopa valoro (t. e. al unuopa alflu-reflu-ciklo apartenanta valoro de horo au akvonivelo) disde ties responda meznombra valoro de horo resp. akvonivelo. Estas ne-egalaĵo en tempo kaj ne-egalaĵo en akvonivelo. Unu ne-egalaĵo, nome la ''duonmonata ne-egalaĵo'', estas tiu sekve de la lunfazo.