Granda tektono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 22:
Granda tektono estas granda decidua arbo kiu altas ĝis 40 metrojn, kun grizaj aŭ griz-brunaj branĉetoj. La [[folio]]j estas [[Ovalo|ovale]]-eliptaj ĝis ovalaj; ili longas 15-45 cm kaj larĝas 8-23 cm, kaj estas subtenitaj de fortikaj [[petiolo]]j kiuj longas 2-4 cm. La folioj estas glatrandaj <ref name="FOC">{{en}} [http://efloras.org/florataxon.aspx?flora_id=2&taxon_id=200019434 ''Tectona grandis'']. ''Flora of China'' 17: 16. Accessed online: 17 December 2010.</ref>. Bonodoraj blankaj floroj estiĝas en [[paniklo]]j kiuj longas 20-40 cm kaj larĝas 30 cm ekde junio ĝis aŭgusto. La [[Korolo|korola]] [[tubo]] longas 2,5–3 mm kun obtuzaj loboj kiuj larĝas 2 mm.
 
Granda tektono fruktas ekde septembro ĝis decembro; la [[frukto]]j estas globformaj kaj havas diametron de 1,2-1,8 cm <ref name="FOC" />. La floroj estas iusense diĥogamaj ( sinsekve [[Hermafrodito (Vivoscienco)|hermafroditaj]] ) ĉar la matureco de la [[antero]]j antaŭiras tiu de la [[stigmo]] kaj la [[poleno]] estas liberigita ene de kelkaj horoj post malfermiĝo de la floro <ref name="Tangmitcharoen and Owens">Tangmitcharoen, S. and J. N. Owens. 1996. [http://aob.oxfordjournals.org/content/79/3/227.full.pdf+html Floral biology, pollination, pistil receptivity, and pollen tube growth of teak (''Tectona grandis'' Linn f.).] ''Annals of Botany'', 79(3): 227-241. {{doi|10.1006/anbo.1996.0317}}</ref>. La floroj estas [[insekto]]polenitaj, sed okaze eblas [[vento]][[polenado]] <ref name="Bryndum & Hedegart">Bryndum, K. and T. Hedegart. 1969. Pollination of teak (''Tectona grandis'' Linn.f.). ''Silv. Genet.'' 18: 77-80.</ref> . [[Studado|Studaĵo]] de [[1996]] trovis ke en ĝia natura arealo en Tajujo, la ĉefaj polinantoj estis specioj el la [[abelo]]genro ''Ceratina'' <ref name="Tangmitcharoen and Owens" />.
 
== Distribuo kaj vivejo ==
Granda tektono estas unu el tri specioj en la genro tektono. La du aliaj specioj, dahata tektono ( ''Tectona hamiltoniana'' ) kaj [[filipina tektono]], estas [[Endemio|endemiaj]] kun relative etaj indiĝenaj [[arealo]]j en Birmo kaj [[Filipinoj]], respektive <ref name=Tewari> {{en}} Tewari, D. N. 1992. ''A monograph on teak (''Tectona grandis'' Linn.f.).'' International Book Distributors.</ref> . Granda tektono estas indiĝena en [[Barato]], [[Indonezio]], [[Malajzio]], Birmo, norda [[Tajujo]], kaj nordokcidenta [[Laoso]] <!--<ref name="FOC" /><ref name="Tangmitcharoen and Owens" />-->.
 
Granda tektono troviĝas en [[vario]] de [[biotopo]]j kaj [[Klimato|klimataj]] cirkonstancoj ekde [[Arida klimato|aridaj]] areoj kun nur 500 mm da jara [[pluvo]] ĝis tre humidaj arbaroj kun pli ol 5 000 mm da jara pluvo. Tipe, tamen, la jara [[precipitaĵo]] en areoj kie vegetas granda tektono averaĝas 1 250-1 650 mm kun [[seka sezono]] de 3-5 monatoj<ref name="Kaosa-ard"> {{en}} Kaosa-ard, A. 1981. Teak its natural distribution and related factors. ''Nat. His. Bull. Siam. Soc.'', 29: 55-74.</ref>.
== Botanika historio ==
== Kultivado ==