Vegetarismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Vegetarismo en Esperantujo: majuskligas familinomon
Oleg326756 (diskuto | kontribuoj)
tradukis sekcion pri historio
Linio 4:
 
La plimulto de veganoj konsideras, ke veganismo estas maniero de vivi kompate, ne dieto. Do, veganoj evitas produktojn, kiuj produktas morton de (laŭ ili) konsciaj estaĵoj.
 
=== Tipoj de vegetaranoj ===
==Historio==
 
Vegetarismo estis kutima por [[Hinda subkontinento]] ekde eble la 2a jarmilo antaŭ [[Kristo]] – pro spiritaj kialoj kiel ''[[ahimso]]'' ([[senperforto]]) kaj por redukti malbonan [[karmo]]n. [[Hinduismo]] predikas ke ĝi estas perfekta dieto por spirita evoluo, ankaŭ en [[Ĝajnismo]], kiu havas inter ok kaj dek milionoj da kredantoj, ĉiuj ĝajnismanoj estas vegetaranoj. [[Budhismo|Budaismaj]] monakoj de la skolo "mahajana" ankaŭ historie praktikis vegetarismon.
 
Multaj hindaj antikvaj tekstoj promocias vegetaranismon. Laika literaturo de [[Tirukural]] anoncis pli ol 2000 jaroj antaŭe: “Sentemaj animoj kiuj forlasis pasion ne manĝos karnon lasitan de vivo. Kiel oni povas praktiki veran kompaton, se oni manĝas karnon de besto por grasigi sian propran karnon?”.
 
Vegetaranoj en [[Eŭropo]] estis nomataj “pitagoranoj” pro filozofo [[Pitagoro]] kaj liaj sekvantoj, kiuj rifuzis de viando en la 6a jarcento antaŭ Kristo. Tiuj homoj praktikis vegetaran dieton pro por-sanaj kaj etikaj kialoj. Laŭ la romia poeto [[Ovido]], Pitagoro diris: “Dum Homo daŭre restas senkompata detruanto de malpli altaj vivaj estaĵoj, neniam li konos sanon aŭ pacon. Tiom longe, kiom homoj masakras bestojn, ili mortigos unu la alian. Ja, tiu, kiu semas murdon kaj doloron, ne povas rikolti ĝojon kaj amon”.
 
En la [[1847]]a jaro la unua Vegetara Socio en [[Ramsgate]] [Ramsgejt], [[Anglio]], konsentis ke “vegetarano” — de la latina vorto ''uegetus'' (“vive”) kaj simila al la angla vorto ''vegetable'' (“legomo”) — estas persono kiu rifuzas konsumi ajnan karnon.
 
[[Advenstismo|Adventistoj de la Sepa Tago]] kaj kredantoj de [[Rastafarianismo]] — religioj fondiĝintaj en la 19a kaj 20a jarcentoj — ankaŭ ofte estas vegetaranoj. Afrikaj hebreaj israelidoj manĝas nur laŭ la organika vegetara dieto, kiu ankaŭ ekskludas laktaĵojn.
 
Sekvantoj de la Sikĥa religio estas dividitaj pri sia opinio pri ĉu ilia religio malaprobas manĝadon de viando aŭ ne.
 
En okcidenta mondo populareco de vegetarismo stabile kreskis dum la 20a jarcento kiel rezulto de por-sanaj, etikaj kaj (pli antaŭnelonge) ekologiaj zorgoj. En [[Usono]] en la jaro [[2000]]a de 2,5% ĝis 3% de loĝantaro diris ke ili neniam manĝas viandon, kio povas signifi ke ili estas vegetaranoj, kaj de 5% ĝis 6% diris ke ilin ne manĝas viandon. Tio montras kreskon kompare kun la lasta jardeko kaj grandan kreskon de la [[1950]]a jaro, kiam vegetarismo estis tre malofta, kvankam la po-persona viand-konsumo kreskis signife ekde tiam, ĉar la prezo de viando malkreskis pro bien-fabrikoj kaj la averaĝa enspezo kreskis.
 
=== Tipoj de vegetaranoj ===
 
Oni povas distingi kelkajn tipojn de vegetaranoj:
Linio 24 ⟶ 41:
:''fiŝ-vegetarano, duonvegetarano, ktp:'' homo kiu ne manĝas landbestaĵojn sed manĝas marbestaĵojn; aliaj vegetaranoj kutime diras ke ĉi tiu dieto ne estas vegetarismo, sed eble estas alveno al vegetarismo
 
=== Kialoj por fariĝi vegetarano ===
 
*'''[[Sano]].''' Laŭ certaj vegetarismanoj certaj manĝaĵoj, ekz-e tiuj kun multe da animalaj grasaĵoj, estas malbonaj por kelkaj malsanoj kiuj rilatas al [[hepato]], [[koro]], sango-cirkulado, ktp. Tiuteme ofte estas opiniate, ke vegetarismo malbonefikas al sano, ĉar homa korpo bezonas ĉiamanĝecan dieton. Laŭ iuj sciencaj studoj, vegetaranoj havas pli bonan sanon ol alia personoj, ekzemple la [[Ŝerpaoj]] de Himalajo, aŭ [[Hunzaoj]] de [[Karakorum]]. Sed estas disputate, ĉu tio eble estas efiko de aliaj faktoroj ol la manĝaĵoj.
Linio 34 ⟶ 51:
* '''[[Ekologio]]''': La produktado de manĝaĵoj el bestoj poluas riverojn per grandega kvanto da besta fekaĵo, poluas la aeron per metano (tre fortan varmigilon de la tera atmosfero), kaj estas el la plej gravaj eluzantoj de akvo kaj energio.<br>
 
=== Citaĵoj ===
 
*"Ĉu indas demandi kial Pitagoro rifuzis viandon? Min pli interesas, en kia mensostato estis homo, unuafoje tuŝinta per la lipoj sangozan karnon kaj gustuminta kadavraĵaĉon, kiaj cirkonstancoj devigis lin surtabligi pladojn el putraj korpoj kaj nomi manĝaĵo tion, kio antaŭ nelonge blekis, moviĝis kaj spiris..." ([[Plutarko]])
Linio 41 ⟶ 58:
*"La plejmulto de la tabloj restus sen viando, se la mastrino de la domo devus mem mortigi la beston." (Ivan Trifonov Minĉev)
 
=== Famaj vegetaranoj ===
*[[Pitagoro]](?580&ndash;?500 a.K.)
*[[Sokrato]] (?470&ndash;399 a.K.) (Ne manĝu [[konio]]n!)
Linio 68 ⟶ 85:
*[[Benjamin SPOCK]] (1903&ndash;1998)
 
===Vegetarismo en Esperantujo===
 
'''Vegetarismo'''. Jam de la komenco de la esperanta movado partoprenadis en ĝi multaj vegetaranoj, ankaŭ grafo [[Lev TOLSTOJ|Leo TOLSTOJ]], kiu donis fortan moralan subtenon al Esperanto, estis fervora vegetarano laŭ etikaj principoj. „La [[Fundamenta Krestomatio]]“ enhavas du impresajn artikolojn pri vegetarismo, el kiuj „La Hejmo de la Metiisto“ estas tre konata.
Linio 78 ⟶ 95:
De 1927 ĝis 1932 la gazeto samtempe estis oficiala organo de la ne-esperantista asocio Internacia Vegetara Unio, kiu ĉesigis tiun aranĝon pro financaj motivoj. De oktobro 1921 ĝis fino de 1926 ĝi enhavis specialan fakon „Movado por ĉasta vivo“, sub. red. de Daniel Roskes, Hago. Dum 1926 la bulteno aperis en la kadro de la revuo „Libero“ presita en [[Sofio|Sofia]], sed tiu aranĝo ne estis kontentiga. La administradon de la ligo kaj ĝia organo prizorgas Ion Ionescu Kapatzana, en Bucuresti, [[Rumanio|Rumanujo]], kaj lin helpas landaj sekretarioj. Kelkaj el ili kiel s-inoj Noll, Dresen, Royer, Blaise kaj Roskes-Dirksen ktp., jam de multaj jaroj laboradas por VLE, kies celoj estas: disvastigi Esperanton inter vegetaranoj kaj vegetarismon inter esperantistoj, antaŭenpuŝi la internacie solidarecan vegetaran movadon.
 
====2004====
Esperanto havos spacon apud la oficialaj lingvoj (la portugala, la hispana kaj la angla) dum la 36-a Monda Vegetarana Kongreso, okazonta en Novembro 2004 en la urbo Florianópolis (ŝtato Sankta Katarina), Brazilo, organizata de Internacia Vegetarana Unuigo kaj Brazila Vegetarana Societo. Estas invitataj esperantistoj, vegetaranoj aŭ ne, por disvastigi la internacian lingvon kadre de tiu internacia evento.
 
===Eksteraj ligoj=ligiloj==
 
*[http://www.loen.free.fr/es/index.html E-a versio de loen-manifesto]