Brienzwiler: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 21:
 
==Geografio==
Brienzwiler situas ĉe la nora bordo de [[Aro (rivero)|Aro]] sur la suda deklivo de la monto ''Wilerhorn'' tri kilometrojn oriente de la [[Lago de Brienz]]. En la vilaĝeto [[Ballenberg]] en Brienzwiler situas la konata svisa subĉiela muzeo [[Ballenberg (muzeo)|Ballenberg]]. La komunumo konsistas el la vilaĝo Brienzwiler, la setlejoj [[Ballenberg]] (la okcidenta parto, la orienta parto de Ballenberg apartenas al la komunumo Hofstetten ĉe Brienz), [[Haltestelle Brienzwiler]] (kie situas la trajnhaltejo Brienzwiler kaj la alveturejo al la aŭtovojo), [[Binzeren]], [[Hasli]] kaj [[Hirsi]] (kie situas la okcidenta trajnhaltejo). Krome al la komunumo apartens la [[eksklavo]] [[Rumpel]] proksimume 2 kilometrojn sude de Aro, kiu konsistas el rokoj, arbaro kaj la [[alpopaŝtejo]] [[Oltscheren]]. La plej alta punkto de la komunumo estas kun alteco de 2890 m [[s.m.]] la monto ''Wildgärst''. La plej malalta punkto estas sur altece de 575 m [[s.m.]] la stacidomo.<ref>Fonto: [http://map.geodataviewer.admin.ch/geodatenviewer.php?x=650724&y=178044 Reta mapo 1:20000 de Swisstopo]</ref>
 
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 17,66 km², de kiuj 33,5% estas kovritaj de [[arbaro]], 30,8% servas por [[agrikulturo]] kaj 2,9% por [[setlado]], la resto, preskaŭ triono de la teritorio estas altmontara dezerto.<ref>Fonto: [http://www.bfs.admin.ch/bfs/portal/de/index/themen/02/03/blank/data/gemeindedaten.html Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011]</ref>