Lütschental: Malsamoj inter versioj

419 bitokojn aldonis ,  antaŭ 9 jaroj
 
==Historio==
La unua dokumenta mencio de Lütschental datiĝas el la jaro [[1238]] kiel ''Liscinthal''. Dum [[mezepoko]] Lütschental apartenis al la Senjorujo Unspunnen kaj estis en la 13-a kaj 14-a jarcento akirita de la [[Monaĥejo Interlaken]]. En la jaro [[1349]] la vilaĝanoj de Lütschental partoprenis la ribelado kontraŭ la monaĥejo. Post la reformacio en la jaro [[1528]] la komunumo de [[Berno]], kiu al si havigis la posedaĵojn de la iama monaĥejo, estis atribuita al la Voktejo Interlaken. La voktejo post la fino de la [[Helveta Revolucio]] post kvinjara aparteno al la tiama [[Kantono Oberlando]] estis transformita al la [[distrikto Interlaken]], kiu en la jaro [[2010]] estis integrita al la nova [[administra distrikto Interlaken-Oberhasli]].<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D340.php ''Anne-Marie Dubler'': ''Lütschental'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2008-07-03)]</ref>
 
==Patronaj komunumoj==