Lalo Schifrin: Malsamoj inter versioj

838 bitokojn aldonis ,  antaŭ 8 jaroj
 
Ree en Argentino, li fondis ĵazorkestron, en kiu muzikis inter alie [[Gato Barbieri]]. Li ankaŭ koncertis kune kun Bola Sete, kiu tiutempe vojaĝis tra Sudameriko. En la jaro 1956 li ekkonis [[Dizzy Gillespie|Dizion Gillespie]], por kies orkestro li komponis la suiton ''Gillespiana''. Post malfondo de la Ĝilespia bandego Schrifrin alliĝis al ties nova kvinopo. Li jam promociiĝis kiel muzika direktisto kaj aranĝisto. ''Gillespiana'' surdiskiĝis finfine en 1960, kaj Schifrin restis en la ensemblo de Gillespie ĝis 1962. Por Gillespie li verkis ankaŭ ''The new continent'', unuafoje prezentata en 1962 dum la [[Monterey Jazz Festival]]. Li ankaŭ kunmuzikis pianiste je la unua [[tango]]-albumo ''Concert for Bandoneón and Orchestra'' de [[Astor Piazzolla]], surkiskiĝonta en Parizo, kaj li kunverkis kun [[Sarah Vaughan]], [[Ella Fitzgerald]], [[Stan Getz]], [[Eric Dolphy]] kaj [[Count Basie]].
 
En 1963 lia [[diskeldonejo]] [[MGM]] propronis al Schifrin, komponi la filmmuzikon por la filmo ''Rhino!''. Estos la unua el pli ol cent filmmuzikoj. La ĵaza kompozicia stilo de Schifrin por filmklasikaĵoj kiel ''Bullitt'' (1968) aŭ ''Dirty Harry'' (1971) donis al la filmmuziko novajn impulsojn. Dum la malfruaj 1960-aj kaj 1970-aj jaroj Schifrin komponis krome kelkajn el la plej konataj titolmelodioj de televidserioj kiel ''Mission: Impossible'' aŭ ''Mannix''.
 
En 1986 li sukcesege prezentis per la Simfonia Orkestro de [[Glendale (Kalifornio)|Glendale]] en la amfiteatro [[Hollywood Bowl]] sian ''Salute to the Statue of Liberty''. Por la [[Tut-Amerikaj Ludoj]] li komponis en 1987 la uverturon kaj en 1995 la finalon. Lian Koncerton por gitaro kaj orkestro prezentis la Simfonia Orkestro de Londono kun solisto Ángel Romero.
 
== Filmmuzikoj ==
25 926

redaktoj