Galaksio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Chlewbot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: el, eu, la, nn Modifying: nl
Linio 41:
La unua provo priskribi la formon de [[Lakta Vojo]] kaj la sunpozicion ene de ĝi apartenas al William Herschel kiu, en 1785 kalkulis la stelnombron en variaj regionoj de la ĉielo. Uzante pli rafinitan metodon, [[Kapteyn]], en 1920, alvenis al bildo de malgranda (15 [[parseko|kiloparsekoj]] elipsoforma galaksio kun la [[Suno]] proksime al centro. Malsimila metodo uzata far [[Harlow Shapley]], bazita sur kataloko de globaj stelaroj alkondukis al tute diferenta bildo: plata disko kun diametro de ĉirkaŭ 70 [[parseko|kiloparsekoj]] kaj la [[Suno]] malprokisme de la centro. Ambaŭ metodoj faris la eraron ne alkalkuli la lumabsorbon de la interstela polvo el la galaksia plano. [[Robert Julius Trumpler]] mezuris tiun ĉi efikon en [[1930]] per studado de malfermitaj stelaroj kaj sekve la nuntempa modelo de nia galaksio aperis.
 
[[Dosiero:Pr3 400galaxypix.jpg|225px|thumb|Galaksio Abell 1835 IR1916, eble la plej fora konata galaksio, videblas kiel malgranda punkto sur ĉi tiu foto. Bildo ricevita de [[European Southern Observatory|ESO]].]]
En [[1944]], [[Hendrik van de Hulst]] antaŭvidis mikroondan radiadon je ondolongo de 21 cm, rezultata el interstela atoma hidrogena gaso. Tiun ĉi radiadon oni observis en 1951. Ĉi radiado permesis pli detalan studon de la Galaksio, ĉar ĝi ne estas afektita far la polvoabsorbado kaj ĝia [[Doppler]]-ŝanĝo povas esti uzata por mapi la movon de gaso en la Galaksio.
Dum la [[1970]]-aj jaroj oni konkludis ke la tuta maso de la galaksioj ne akordas kun la rapideco de la rotacianta gaso; tiel oni proponis la ekziston de la [[malluma materio]].