Hinda ansero: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota aldono de: kbd:Къущхьэкъаз
Neniu resumo de redakto
Linio 17:
''Eulabeia indica''
}}
La '''Hinda ansero''' aŭ '''Strikapa ansero''' (''Anser indicus'') estas [[anseroformaj|anseroforma]] [[birdo]] de la familio de [[Anasedoj]], kiu reproduktiĝas en meza [[Azio]] en kolonioj de miloj da individuoj kaj migras trans montaro [[Himalajo]] al [[Barato]] dum vintro. [[Ornitologio|ornitologo]]j kredas, ke ĝi flugas la plej alte, kaj birdoj de ĉi tiu specio estis vidataj flugantaj ĉe pli ol 9.000 metroj alte. La ino tipe demetas 3-8 ovojn en nesto apude de monta lago.
 
== Aspekto ==
Ĝi grandas ĉ. 75 cm, la bazkoloro estas helgriza, karakterizas ĝin du nigraj strioj surege rimarkindaj ĉe blanka kapo, nome unu el la malantaŭokulo supren kaj la alia preskaŭ paralela el la fino de la orelareo al la supra nuko. Tiuj strioj mankas ĉe la junbirdoj. La kolo estas antaŭe kaj ĉefe malantaŭe malhela el nigra al malhelbruna, inter tiuj malhelaj markoj duflanke formas la resta plumaro blankan longan strion. La kapo estas blanka, la beko flava kun nigra pinto, la kruro ruĝeta al oranĝflava.
 
Tiu birdo estas ĝenerale palgriza kaj estas facile distingebla el ĉiu ajn alia specio inter la grizaj anseroj de la genro [[Anser]] pro la nigraj strioj de la kapo. Ĝi estas ankaŭ multe pli pala ol ĉiu ajn alia ansero de tiu genro. Dumfluge, ties alvoko estas tipa ansera hupado. Ĝi estas mezgranda ansero, kiu havas 71–76 cm de totala longo kaj pezas 1.87–3.2 kg.
La kolo estas antaŭe kaj malantaŭe nigra, duflanke formas la resta plumaro blankan longan strion. La kapo estas blanka, la beko flava, la kruro ruĝeta, oranĝflava.
 
Ĝi estas foje separata el genro [[Anser]], kiu ne havas alian membron indiĝenan de la Hinda mondoregiono, same kiel nek en la regionoj Etiopia, Aŭstralia, aŭ Novtropika, kaj lokita en la monotipa [[genro]] ''Eulabeia''.
 
==Bildaro==