Kajol: Malsamoj inter versioj
Le Un I (diskuto | kontribuoj) Nova paĝo: {{Informkesto aktoro |nomo = Kajol |dosiero = Kajol at Marc Cains preview (2).jpg |grandeco de dosiero = |priskribo de dosiero = |naskonomo ... |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 15:17, 8 maj. 2012
Kajol Devgn (fraŭlanome Mukherjee) (naskiĝinta la 5-an de aŭgusto 1974), konata ununome kiel Kajol, estas barata aktorino aperanta en bolivudaj filmoj. Ŝi naskiĝis al aktorino Tanuja kaj al filma reĝisoro Shomu Mukherjee. Kajol debutis en ludado en aĝo de dek sep jaroj, kiam ŝi aperis en filmo Bekhudi (1992). Ŝia unua komerca sukceso estis kun ŝia plua filmo, Baazigar (1993), kun Shahrukh Khan. Ŝi sekve prezentiĝis kun Khan en kelke da furoraĵoj kiel Dilwale Dulhaniya Le Jayenge (1995), Kuch Kuch Hota Hai (1998), kaj Kabhi Khushi Kabhie Gham ... (2001). Ŝiaj plenumoj en tiuj ĉi filmoj renkontiĝis kun kritika takso kaj tio meritigis al ŝi tri Prezojn de Filmfare en kategorio La plej bona virina aktora plenumo. Dum tiu ĉi periodo ŝi ankaŭ ricevis laŭdon pro transpreno de nekonvencia rolo en tiaj filmoj kiel Gupt: The Hidden Truth (1997), Dushman (1998) kaj Hum Dil Aapke Mein Rehte Hajn (1999).
Kajol | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Kajol | |||||
Naskiĝo | 5-a de aŭgusto 1974 49 jaroj en Ŝablono:Flagicon Mumbajo, Maharaŝtro, Barato | ||||
Religio | hinduismo vd | ||||
Lingvoj | hindia vd | ||||
Ŝtataneco | Barato vd | ||||
Alma mater | Mithibai College vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Shomu Mukherjee vd | ||||
Patrino | Tanuja vd | ||||
Gefratoj | Tanishaa Mukerji vd | ||||
Edz(in)o | Ajay Devgn | ||||
Infanoj | Nysa Devgan vd | ||||
Parencoj | Veeru Devgan vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmaktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1992–2001, 2006–2010, 2012 | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Dilwale Dulhania Le Jayenge ❦ Gupt: The Hidden Truth ❦ Kuch Kuch Hota Hai ❦ Kabhi Khushi Kabhie Gham ❦ Devi vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Geedziĝinte Kajol prenis libertempon el la rolado kaj ŝi revenis al scenejo kun komerce sukcesa melodramo, Fanaa (2006), pro kiu ŝi ricevis la kvaran prezon Filmfare por la plej bona aktorino. Ŝi daŭrigis en la laboro de tempo al tempo, ŝi rolis ĉefrolojn en tiaj filmoj kiel U Me Aur Hum (2008) kaj My Name Is Khan (oba 2010). Ŝia plenumo en la dua filmo alportis al ŝi la kvinan plej bonan virinan aktoran plenumon en Filmfare. Kritikistoj tiel konjektas, ke ŝi tiel etabliĝis kiel unu el la plej sukcesaj kaj talentemaj virinaj subjektoj de Barato.
Kajol estas edziniĝinta kun barata aktoro Ajay Devgn, kun kiu ŝi havas du infanojn.