Estonia: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
vi ne rajtis ŝanĝi al ujo-formo
Linio 1:
[[Dosiero:Estonia ferry.jpg|eta|300px]]
 
La ŝipo '''Estonia''' estas konata pro sia katastrofa pereo en la [[Balta Maro]], la [[28-an de septembro]] [[1994]]. En la ŝipdrono mortis 852 pasaĝeroj kaj ŝipanoj. Tio estis unu el la plej grandaj maraj akcidentegoj de la paca tempo en la [[20-a jarcento]].
 
Estonia estis t.n. roro-pramo por pasaĝeroj kaj aŭtoj; ĝi havis lokon por sume 2000 pasaĝeroj (1190 kajutaj litoj) kaj 460 aŭtoj. Tio, ke ĝi estis roro-pramo, signifas, ke la aŭtoj povis rekte veturi al sia ferdeko tra la antaŭo de la ŝipo, por kio la ŝipo havis leveblan vizieron (la ekstera ŝipnazo) kaj, interne de ĝi, strikte fermeblan pordegon.
 
Estonia estis konstruita en 1979 de la ŝipfarejo ''[[Meyer Werft]]'' en [[Papenburg]], GermanujoGermanio. Ĝia unua nomo estis ''Viking Sally'' (trafikis inter [[Turku]] kaj [[Stokholmo]]), kaj postaj posedantoj nomis ĝin sinsekve ''Silja Star'' (sama linio) kaj ''Wasa King'' (en trafiko inter [[Vaasa]] kaj [[Umeå]]). Ekde 1993 ĝis la fino ĝi trafikis por la estona-sveda kompanio ''Estline'' sub la nomo ''Estonia''.
 
== La katastrofo kaj ĝiaj sekvoj ==
 
La pasaĝera kaj aŭta pramŝipo ''Estonia'', en regula trafiko sur la Balta Maro de [[Talino]] ([[EstonujoEstonio]]) al [[Stokholmo]] ([[SvedujoSvedio]]) pereis marfunden la 28-an de septembro en 1994. La ŝipo definitive subakviĝis ĉirkaŭ la horo 01:50 post noktomezo ([[UTC+2]]).
Ekveturinta de Talino, ''Estonia'' estis alvenonta en Stokholmo je la 09:30. Ĉirkaŭ la 1-a horo, sur vasta maro sude de la insularo de sudokcidenta Finnlando, la antaŭa viziero (klapforma, levebla ŝipnazo) estis forŝirita de ondegoj, samtempe rompante internan pordegon, kaj akvo inunde enfluis la ferdekon por aŭtoj. Baldaŭ la ŝipo kliniĝis dekstren je 30–40 gradoj kaj en kelkdeko da minutoj malaperis subakven.
Linio 34 ⟶ 33:
 
 
EstonujoEstonio, Finnlando kaj SvedujoSvedio subskribis en 1995 ''Interkonsenton pri Estonia'', kiu deklaris la ŝipruinon netuŝebla kaj malpermesis proksimiĝon al ĝi. Poste ankaŭ BritujoBritio, DanujoDanio, LatvujoLatvio kaj RusujoRusio aliĝis al la interkonsento. La leĝoj faritaj surbaze de la Interkonsento rekte validas nur en la tri originaj subskribintaj ŝtatoj. Ĉar la ŝipo kuŝas marfunde ekster la teritoriaj maroj de la apudaj landoj, estas ne klare, kiom la leĝoj aplikeblas al aliaj ol civitanoj de la koncernaj landoj.
<ref>http://www.finlex.fi/fi/laki/alkup/1995/19950903 la Finnlanda leĝo pri protekto de Estonia (en la Finna)</ref>
<ref>http://www.finlex.fi/sv/laki/alkup/1995/19950903 la Finnlanda leĝo pri protekto de Estonia (en la Sveda)</ref>
Linio 41 ⟶ 40:
== Oficiala raporto ==
 
Post la akcidento, la tri koncernaj landoj EstonujoEstonio, Finnlando kaj SvedujoSvedio starigis 9-membran oficialan esplorkomisionon, kiu raportis al la registaroj de la tri landoj. La membroj estis unuanimaj pri ĉiuj konkludoj kaj rekomendoj en la raporto.
<ref>http://www.turvallisuustutkinta.fi/Etusivu/Tutkintaselostukset/Vesiliikenne/MVEstonia Fina raporto de la oficiala trilanda esplorkomisiono, en la Finna</ref>
<ref>http://www.krisinformation.se/web/Upload/Krisinformation.se/Handelser/estoniakatastrofen/JAIC-haverirapport.pdf Fina raporto de la oficiala trilanda esplorkomisiono, en la Sveda</ref>