Monaĥejo de El Escorial: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: be:Эскарыял
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
La monumenta nukleo konsistas el reĝa palaco, monaĥejo, muzeo kaj biblioteko, kaj situas en la municipo [[San Lorenzo de El Escorial]] [san lorenso del eskorjal']. Ekzistas fakte du apudaj urboj, [[El Escorial (Madrido)|El Escorial]] kaj [[San Lorenzo de El Escorial]], dividitaj de [[Karolo la 4-a de Hispanio]] en [[1792]], kio foje kaŭzas kelkajn konfuzojn.
 
La Monaĥejo de El Escorial troviĝas sur la bazo de la [[Gvadarama Montaro]]. La monumentaro estis mendita de la reĝo [[Filipo la 2-a de Hispanio]] por [[tombejo]] de [[hispaniaj gereĝoj]] kaj studejo por [[Kontraŭreformacio]]. Ĝi estis planita de arkitektoj [[Juan Bautista de Toledo]], [[Giambattista Castello]] kaj [[Juan de Herrera]] (pri tio nomita [[herera]]) laŭ senornama klasika stilo. Ĝi estis konstruita de [[1563]] al [[1584]] (Ĝis hodiaŭ, hispanlingve oni proverbe nomas adan laboregon "la laboro de El Escorial"). La grunda plano formas [[krado]]n honore al [[martiro|martirigo]] de santa [[Laŭrenco]]. Onidire, dum [[batalo de Saint Quentin]], hispanaj trupoj detruis ermitejon dediĉita al la sanktulo. Kompensante la difektadon kaj dankante la venkon, la reĝo decidis dediĉi la ontan monaĥejon al Sankta Laŭrenco.
 
La domaro estas enorma artaĵujo, inkluzivante verkaĵojn de ''[[Tiziano]]'', ''[[El Greco]]'', [[Diego Velázquez]], [[Francisco de Goya]], kaj aliaj. La reĝo mendis pentraĵojn de [[Federico Zuccaro]], sed poste anstataŭis ilin pro malŝato. Zukaro venis akompanita de [[Bartolomeo Karduĉo]]. Biblioteko enhavas milojn da valoregaj manskribaĵoj antikvaj. Hispanaj gereĝoj estas enterigitaj ĉi tie ekde Filipo la 2-a.